NED I
La vizitantaro eniris kiel rivero je polurita oro,
arĝento kaj ŝtalo tra la kastelpordojn, la flagistoj, la kavaliroj, la lojalaj
glavoj kaj la liberaj rajdantoj. Preter ili flirtis deko da oraj standardoj, skuitaj de la
norda vento, sen la baracjona krono.
Ned mem konis multajn virojn. Tie estis S-ro Jejmi Lanistero, kies haroj
oraĵe brilis, kaj Sandor Klegane kun lia terura bruligita vizaĝo. La proksima
rajdanta knabo certe estis la heredonta princo kaj la malantaŭe iranta kripulo
sendube estis la Gnomo.
Tamen la korpampleksa viro iranta fronte de la
kolumno, protektita de du neĝmantelaj kavaliroj, preskaŭ nekonatis de Ned… ĝis
li malsupreniris per tre konata batala roro kaj brakumis lin urse kaj
ostokrakante.
“Ned! Mi ĝojas revidi vin! Vi estas tute egale:
vi neniel ridas!” La reĝo pririgardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj ridegis.
“Vi neniom ŝanĝis!”
Ned volis diri la saman. Dek-kvin jaroj jam
pasis post ili rajdis kune por konkeri la tronon. La tiama sinjoro de
Ŝtormofino estis razita junulo kun klaraj okuloj kaj forta torso, revo de ĉiu
knabino. Tiu dek-metrulo staris super la aliaj, kaj kiam armilis per sia
familianara helmo li fariĝis tutvera giganto. Li ankaŭ posedis gigantan forton
kaj lia plej ŝatata armilo estis fera spinmaleo, kiun Ned apenaŭ povis movi. En
tiu tempo la odoro de ledo kaj sango kovris ĉie lin kiel parfumo.
Tiumomente la parfumo ja parfumigis lin kaj li
havis ekterordinaran cirklecon kaj altecon. Ned lastafoje vidis la reĝon dum la
ribelo de Balono Grejojo, en la kiamon la cervo kaj la huarga lupo finigis la
volon de la memnomigita reĝo de la Feraj Insuloj. Ekde tiu nokto, kiam ili
ambaŭ estis en la venkita fortikaĵo, kie Roberto akceptis la rezignon kaj Ned
elprenis sian filon Zeon kiel ostaĝato kaj zorgato, la reĝo dikiĝis pli mapli
kvar-dek kilojn. Montris li nigran barbon, amasan kiel drato, malkovrantan kaj
la kolon kaj la vangon reĝan; tamen nenio malkovris la ventron nek la mallumajn
okulsakojn.
Sed nun Roberto estis la reĝo de Ned, ne nur
amiko. Ne eblis paroli tiele.
“Moŝto” salutis. “Jen Vintrujo je via dispono.”
La cetera grupo ankaŭ elrajdis kaj la
ĉevalejknaboj aliris preni la bestojn. La reĝino pro edziĝo, Sersej Lanistero,
piede eniris kun sia maljunaj gefiloj. La raddomo per kiu ili vojaĝis, du-etaĝa
ĉarego je kverko kaj oro, puŝita de kvar-dek ĉevaloj, estis tiom larĝa, ke ne
eblis irigi ĝin tra inter la pordon. En la neĝon Ned surgenuiĝis por kisi la
ringon de la reĝino dum Robert na Katerina brakumis maniere de delonge
malvidita frato. Ili sekve montris siajn gefilojn, kun la tiaj adoltaj diraĵoj.
“Ni iros en la kripton” la gastigata reĝo diris
al la gastiganto tiam, kiam la formalaĵoj finis. “Mi volas doni mian respekton
al ŝi.”
La koron de Ned plene verŝis la memoro de la
reĝo post tiom da jaroj pensante pri ŝi. Li petis olelampon. Tio sufiĉis. La
reĝino ekprotestis: oni estis vojaĝanta el l’aŭroro, ĉiu lacis kaj malvarmis;
oni unue ripozu. La mortoj esperu. Ŝi diris nenion plu. Roberto rigardis ŝin
kaj la ĝemelulo Jejmi brakkaptis ŝin kaj forpeligis ŝin senbrue.
Ned kaj tiu reĝo apenaŭ konata kune
malsupreniris en la kripton. Mallarĝis la serpentaj, ŝtonaj ŝtupoj. Ned unuis
kun la lampo.
“Mi pensis, ke ni neniam atingos Vintrujon”
Roberto plendis dum la irado. “Kiel oni parolis pri miaj Sep Reĝlandoj, oni tuj
forgesas ke via parto estas tiel granda ol la ceteraj ses.”
“M’esperas, ke vi ĉiuj havis bonan vojaĝon.”
“Marĉoj, arbaroj, kampoj kaj neniu digna
gastejeto norde de la Kolo” snufis la Reĝo. “Mi vidis nenion similan dum mia
vivo. Kie loĝas viaj homoj?”
“Eble il’estas tre timidaj eliri” Ned ŝercis. Li
jam sentis la malvarmon venantan ene de la kripto, glaciegan spiron el la
tercentro. “Oni vidas malmultajn reĝojn en la Nordo.”
“Oni male vidas multaj neĝojn dum la somerfino.
Neĝo, Ned! Jen neĝo!” Li devis preni la muron por subteni sin malsupren.
“Jes, ĉi-tieaj estas kutimaj” Ned diris.
“Espereble’ stis neniu problemo. Ili normale estas etaj.”
“La Aliaj havu viajn etajn neĝojn!” malbenis.
“Kiel estos tiu loko vintre? Mi ne volas pensi!”
“Vintroj malfacilas” agnoskis Edvardo. “Tamen
Starkoj transiros ilin kiel ĉiam.”
“Vi venu Suden” Roberto diris al li. “Vi devas
provi la someron antaŭ ĝia fino. Ĉe Ĝardenego estas kampoj je oraj rozoj
larĝantaj ĝis la rigardofino. Melonoj, persikoj kaj fajrbrunoj pli dolĉaj ol ĉio,
kion vi sciis. Vi tuj provos ilin, ĉar
mi alprenis kelkajn! Eĉ en Ŝtormofino, kun tiu vento bovanta el la golfeto,
estas tiom da varmo tuttage, ke ne eblas moviĝi. Kaj vi ne imagas kiel estas la
urboj, Ned! Estas ĉie floroj, la merkatoj estas plenaj da manĝaĵoj, la someraj
vinoj estas tiel malmultekostaj kaj bonkvalitaj, ke oni ebriiĝas spirante
proksime de ili. Ĉiuj la civitantoj dikas, drinkas kaj riĉiĝis.” Li ekridis kaj
tuŝis sian egan ventron. “Kaj la virinoj, Ned!” kriis okulflamante. “La virinoj
ja forgesas la modestecon, eble pro la varmo. Iŝi naĝas en la rivero tute nudaj,
ĉe la kastelmuroj. Strate estas tro da varmo por vesti lede aŭ haŭte, do iŝi
vestas tiujn mallongetajn vestaĵojn, jen silkajn se riĉas, jen kotonojn se ne,
kiu zorgas; ekkiam iŝi ŝvitas la ŝtofo la haŭton fiksas kvazaŭ estante
senvestitaj.” Li tutkore ridis.
Roberto Baracjono ĉiam estis tromanĝanta viro,
neniam neanta plezuron ajnan al si mem. Tamen Ned rimarkis, ke tiuj plezuroj
siajn kostojn jam forprenadis. Kiam ili atingis la ŝtuparfinon, la reĝo anhelis
kaj montriĝis sia vizaĝo kongesta lume de la lampo dum ili enprofundiĝis en la
ĉambromallumon.
“Moŝto” Ned diris respekteme.
Li ŝancelis la lumilon je granda mezcirklo. La
ombroj moviĝis antaŭ ili. La skuanta lumo tuŝis la ŝtonplankon kaj karesis
granitan kolumnaron forirantan duope malklarecen. Inter la kolumnoj estis la
mortoj, sidiĝataj sur ŝtontronoj kontraŭ la muroj, kaj iliaj dorso apogis en la sepulkroj enhavantaj
siajn mortaĵojn.
“Ŝ’estas en lasta part’, kun mia patro kaj
Brandon.”
Li ekmarŝis tra la kolumnoj kaj Roberto sekvis
lin senparole, skuante pro tiu subtera malvarmo. Tie neniam estas varme. La homa paŝado sonis sur la ŝtonoj kaj vekigis
eĥojn de la plafonvolbito samtempe ili marŝadis apud la gemortoj de la starka
familianaro. La sinjoroj de Vintrujo spektis ilian ĉeeston. Iliaj figuraĵoj
skulpitis de la ŝtono fermanta la mortejojn, sidiĝante en longaj vicoj, kies
okularo fikse rigardis la ĉiaman mallumon, kaj kun grandaj huargaj lupoj ĉe la
piedoj. La tremantaj ombroj la ŝtonfigurojn igis skui, tiam, kiam la vivoj
pasis antaŭ ili.
Laŭtradicie, ĉiuj la sinjoroj de Vintrujo havis
longan krucan glavon sur la sino por restigi la venĝemajn spiritojn en siaj
kriptoj. La plej malnovaj de longa tempo oksidiĝis ĝis pulvori kaj restis ruĝaj
makuloj tie, kie la metalo ripozis sur la ŝtono. Ned scivolis ĉu fantomoj vagis
en la kastelo. Espereble ne. La unuaj sinjoroj de Vintrujo estis fortaj viroj
kiel la grundo, kiun ili plugis. En la jarcentoj antaŭ la permara alveno de la
Drakaj Sinjoroj ili ĵuris fidelecon al neniu kaj ili nomiĝis la Nordaj Reĝoj.
Ned fine haltis kaj levis la olelampon. La
kripto plilongiĝis en la malklarecon, sed preter tie la tomboj estis malplenaj
kaj malfermitaj; tie estis nigraj truoj esperantaj siajn mortojn, lin kaj liajn
gefilojn. Pensi prie ne plaĉis al Ned.
“Jen” la sinjoro diris.
Roberto silente kapjesis, surgenuiĝis kaj
klinsalutis.
Estis tri kunaj tomboj. S-ro Rikardo Starko, la
patro de Ned, havadis malmolan, malafablan vizaĝon. La skulturisto ja konis lin
dumvive. Li sidiĝis digne kaj trankvile kun siaj ŝtonaj fingroj tuŝantaj la
glavon havatan en la sino, sed dum la vivo ĉiuj la glavoj malutilis al li.
Ambaŭflanke, ĉe du pli malgrandaj mortejoj, troviĝis liaj gefiloj.
Branden estis du-dek jaraĝa kiam estis
strangolita pere de ordo de la freneza reĝo Aeris Targariano, antaŭ malmultaj
tagoj de la geedziĝtago kun Katerina Tuljo de Fluodelto. Oni devigis liajn
gepatrojn rigardi la morton. Kaj tiu estis la laŭleĝa heradanto, la unuenaskito
kiu regontis tiun landon.
Liana nur atingis la dek-ses jarojn kaj ŝi estis
virina knabino kies beleco estis nekomparebla. Ned ege amis ŝin. Roberto eĉ
plie, ĉar ŝi estis lia estunta edzino.
“Ŝi pli belis ol tiu statuo” la reĝo diris post
longa silento. Lia okularo daŭre malfruis sur la mieno de Liana kvazaŭ povante
revivigi ŝin perrigarde. Li fine moviĝis malgracie pro sia pezo. “Ve, Ned, kial
indis enfermi ŝin en tia loko?” Lia voĉo estis gorĝeca memorante. “Ŝi meritis
pli bonan lokon ol la mallumo…”
“Ŝ’estis vintruja Strarkino” diris mole Ned.
“Tiu loko taŭgas.”
“Pli bonus enfermi ŝin en ia monteto, sub
fruktarbo, apud suna kaj nuba plafono, kie la pluvo tuŝus ŝin…”
“M’estis kun ŝi, kiam ŝi forpasis” memorigis Ned
al la reĝo. “Ŝi volis reveni hejmen kaj ripozi inter Brando kaj nia patro.”
Li ŝajne ankoraŭ memoris ŝian voĉon kelkfoje.
»Promesu al mi, Ned« petegis ŝin en ĉambro
odorinta je sango kaj rozoj. »Promesu al mi.« La febro fordonis la forton al ŝi
kaj ŝia voĉo flustris, sed kiam Ned promesis ĝin la timo el la okuloj de lia
fratino malaperis. Memoris li kiel ŝi ridetis al li, kiom forte ŝi tenegis lian
manon dume ŝi ĉesis mortrezisti, kiel faliĝis la nigraj, mortitaj florfolioj.
Li memoris nenion poste. Oni trovis lin tre kvieta, dolore muta, brakumante
Liana. Hoŭlan Rid, la etulo, malligis la manojn de la gefratoj. Ne memoris pri
tio Ned.
“Mi donas al ŝi florojn ĉiam, kiam eblas” diris.
“Floroj… plaĉis al Liana.”
“Mi juris tial murdi na Raegar” la reĝo parolis
post tuŝi ŝtonvango kaj karesi la malmildan aĵon vivantan.
“Vi ja faris tion” montris Ned.
“Nur unu foje” amaris Roberto.
Ili luktis en la vadejo de la Tridento, ĉe la
batalcentro, Roberto kun lia maleo kaj korna helmo kaj la princo Raegar kun
ties nigra kiraso. Ĉi-tiu vestis en la surbrustaĵo la trikapan drakon de lia
familianaro, plena da rubenoj sunlume brilegantaj. La akvoj de la Tridento
ruĝiĝis en la stimuliloj kaj protektiloj de iliaj ĉevaloj dume ili krucigis la
armilojn foje post foje, ĝis la iamo, ke la maleo de Roberto fine la drakon
detruis kaj ties bruston. Kiam Ned alvenis en la lokon Raegar kuŝis mortite en
la rivero kaj ĉies subuloj plonĝadis en la malpurajn fluaĵojn trovi la
forĵetitajn kirasrubenojn.
“Ĉiunokte mi murdas lin reve” Roberto agnoskis.
“Tamen eĉ milo da mortoj ne sufiĉas por tio, kion li faris.”
Edvardo ne povis malkunsenti.
“Ni devas reveni” fine montris. “Via edzin’
esperas.”
“La Aliaj forprenu mian edzinon” murmuris amare.
Malgraŭ tio li ekmarŝis reen. “Parenteze, se vi daŭre troformalas al mi, mi
ordonos senkapigi kaj enpikigi vin. Ene de ni estas multaj aĵoj krom tiuj
stultaĵoj.”
“Mi ne forgesis tion” diris trankvile Ned.
Vidante, ke la reĝo mutis, li parolis plie. “Diru al mi kion okazis al Jon.”
“Mi neniam vidis iun malsaniĝi tiom rapide”
Roberto diris kapmovante. “Oni organizis turnion pro la nomotago de mia filo.
Se vi vidintus Jon tiun tagon, vi pensus, ke li vivos por ĉiam. Post du
semajnoj li mortis. La malsano ŝajne ŝveligis sian enaĵon. Ĝi lin bruligis
tute.” Li haltis en kolumno de starkulo iam forpasita. “Mi amis tiun
maljunulon.”
“Mi scias. Ankaŭ mi.” Ned haltis. “Katerina zorgas
pri ŝia fratin’. Kiel fartas Lisa kun ŝia tragedio?”
“Ne bone tutvere” konfesis Roberto sulkigante
malfeliĉe siajn lipojn. “Mie la morto de Jon frenezigis ŝin, Ned. Ŝi forprenis
la knabon ree Aglujen. Tio estis la mala, kion mi diris al ŝi. Mi volis, ke tiu
knabo kreskis zorgate de Tajujn Lanistero ĉe Kastelroko. Jon malhavis fratojn
kaj la knabo estis la ununura filo. Kiel permesi, ke virinaro intruos lin?
Edvardo preferus elekti kiel prizorganton al
serpento anstataŭ al Tajujn Lanistero, sed ne estus bone paroli prie. Iomaj
vundoj neniam malestiĝas kaj ĉial eksangas.
“Edzino edzon perdis” li diris saĝe. “Eble
patrino timas perdi ankaŭ filon. L’estas tre juna.”
“Li estas ses-jara, malfortas kaj malsanas kaj
jen la sinjoro de Aglujo. Gedioj helpu. S-ro Tajujn havis neniun zorgaton. Al
Lisa supoze plaĉus, ĉar la Lanistero estas granda kaj nobla familianaro. Sed ŝi
volis neniel. Foriris nokte, eĉ sen mia kunsento. Sersej perdis la kandelon el
la kapo!” Li profunde suspiris. “La knabo nomiĝas kiel mi, ĉu vi scias? Roberto
Arin. Mi ĵuris protekti lin. Kiel mi farus, se la panjo prenas lin dumnokte?”
“Eblas, ke m’iĝu lia zorganto” Ned proponis.
“Lisa kunsentus. Katerina kaj ŝi estis tre kunaj junece kaj ankaŭ ŝi povas loĝi
ĉi-tie.”
“Estas tio tre donacema ofero, mia amiko” dankis
la reĝo. “Sed malfruas. S-ro Lanistero jam kunsentis. Prizorgantigi alian estus
malrespekto.”
“Pli gravas al mi la bonfart’ de tiu knabo ol la
lanistera fierec’.”
“Ĉar vi ne enlitiĝis apud lanisterino ĉiunokte”
parolis Roberto per ridego kiu sonis sur la tomboj kaj eĥigis la plafonon. Lia
rideto estis fulmo je blankaj dentoj en la barba denseco. “Ve, Ned” aldonis.
“Vi ankoraŭ estas tre malridema.” Li baris lin per forta brakumo. “Mi volis
esperi kelkajn tagojn antaŭ paroli kun vi, sed ne bezonatas nun. Ni promenu.”
Tra la kolumnaron ili marŝis. La bildaj okuloj
sekvis ilin ĉien. La reĝa brako longe restis sur la ŝultro de Ned.
“Mi supozas, ke vi pensas kial mi venis
Vintrujen post tiom da tempo” daŭris li.
“Pro la plezur’ esti kun mi, kompreneble”
senpense Ned diris. Li ja suspektis tion, sed preferis lasi lin priparoli. “Kaj
ankaŭ estas la Muro. Indas viziti ĝin, Moŝto, ĝiajn krenelojn kaj babili kun la
protektantoj. La Noktogardo estas nenia pasinteca similaĵo. Benĝen diras, ke…”
“Mi ja konos tion, kion Benĝen volas diri”
Roberto tranĉis. “La Muro estis staranta… kiom? Ĉu ok-mil jarojn? Staros plue.
Pli urĝajn problemojn mi havas. Jen malbonaj tempoj. Mankas al mi bonaj viroj
kiel Jon Ari. Li laboris kiel sinjoro de Aglujo, Orientprotektanto kaj Reĝmano.
Trovi iun tian estos malfacile.”
“Lia filo…” ekis Edvardo.
“Lia filo heredos Aglujon kaj ĉiom ĝiaj
enspezoj” tamenis la reĝo malmole. “Ne plie.”
“La Arioj estis ĉiam la Orientprotektantoj. Kies
havaĵo, ties titolo.”
“Eblas, ke mi redonos al li la titolon kiam
plenkreskos” Roberto diris. “Mi pripensos tiun jaron kaj la venontan. Sed ses-jaraĝa
infano ne estas batalunto, Ned.”
“Dum pacaj kiamoj titol’ nur honor’ estas. Ke
knabo havu ĝin. Nur pro la patra memoraĵo. Jon meritis almenaŭ tion, ĉu ne?”
“La laboro de Jon estis lia devigo al la reĝo
kaj la reĝlando.” La reĝo ne satis kaj forbrakis Ned. “Mi ja ne estas
nedankemulo, Ned. Sed la filo la patro ne estas. Kaj infano ne scipovas defendi
la Orienton.” Li moldiĝis. “Nu, sufiĉe. Estas aliaj komentindaĵoj kaj mi ne
diskutos kun vi.” Roberto tenegis lian brakon. “Mi bezonas vin, Edvardo.”
“M’estas ĉiam je via dispono, Moŝto. Ĉiam.” Tio
endis diri kaj tion diris li, sed temante la sekvantan. Roberto ŝajne aŭdis
nenion.
“Tiujn Aglujajn jarojn… Gedioj, ili estis bonaj,
ĉu ne? Mi volas, ke vi estu denove apud mi. Mi bezonas vin en Reĝhaveno, ne
ĉi-tie, en la mondofino, kie vi utilas neniel al neniu.” En la preteran
mallumon li rigardadis, tiom malgoja kiel Starkulo. “Mi ĵuras: sidi en trono
estas miloble pli malfacila ol akiri ĝin. La leĝo estas tedia afero kaj monumi
eĉ pli. Kaj la subuloj… Estas ĉiam subuloj, ĉie, kaj ĉiuj volas kunveni min. Mi
devas sidi en tiu aĉa fersidiĝilo kaj aŭskulti iliajn plendojn ĝis mi alŝovas miajn
okulblankojn kaj la pugo krudiĝas. Ĉiu ion volas, jen monon, jen landon, jen
justecon… Kaj kiajn mensogojn ili diras...! Vo ne scias kiajn! La gesinjoroj de
mia nobelaro agas sammaniere. Stultoj kaj flatantoj ĉirkaŭigas min. Tial mi
freneziĝas. La duono da ili ne kuraĝas diri la veron al mi, kaj la alia duono
eĉ ne scipovas. Dumnokte mi deziras esto venkita en la Tridento. Nu, ne, ne, ne
serioze, sed…”
“Kompreneble” mole diris Ned.
“Jesja” Roberto diris rigardante lin. “Sed vi
estas la ununura, mia amiko” ridetis. “Sinjoro Edvardo Starko, mi nomumas vin
Reĝmano.”
Ned sin lasis fali genue. Lin ne surprizigis la
anonco. Se Roberto estus tiuloke alial, kiun celon havus la reĝa vojaĝo? La
Reĝmano estis la dua homo plej potenca el la sep reĝlandoj. Parolis per la
reĝvoĉo, havis la reĝmilitistaron kaj verkis la reĝleĝojn li. Iufoje li sidiĝis
en la fertrono por doni la reĝjustecon pro sinjoro-malesto aŭ –malsano, aŭ nur
ial maldisponebla. Roberto ege responsuligis tiele al Edvardo.
Tiu estis la lasta afero, kiun Ned deziris.
“Moŝto” diris. “Mi ne meritas tian honoron.”
“Se mi volus honorigi al vi” Roberto jelpis
senpaciente kaj bonhumore “mi permesus al vi retiri. Jen mia intenco: ke vi
regu la reĝon kaj batali la militojn dum mi emas manĝi, trinki kaj gedormi kun
knabinoj, tri agoj mortigontaj min.” Li tuŝis sian ventron kaj ridetis. “Ĉu vi
scias tion, kion oni diras pri la Reĝmano?”
“Kion la reĝo deziras, tion la mano konstruas”
Ned jam sciis tion.
“Mi iam fikis fiŝistinon kiu rankontis, ke la
malnobelaro havas pli bonan version. Jen: la reĝo fekas, la mano purigas ĝin.”
Li movis la kapon malantaŭen pro fortega ridego.
La eĥoj sonis en la mallumo kaj la mortitaro rigardis malvarme kaj malaprobante
la virojn.
Fine la ridoj finiĝis. Ned estis surgenŭiĝanta
ankoraŭ, rigardante supren.
“Gedioj, Ned!” la reĝo plendis. “Almenaŭ iomete ridetu!”
“Oni diras, ke ĉi-tiea vintr’ estas tiom
malvarmega, ke ĝi povas glaciegi gorĝan ridon kaj droni nin” diris Ned pace.
“Eble ĉi-tial Starkoj ne multe ridemas.”
“Venu kun mi suden kaj mi instruos vin kiel
ridi” promesis la reĝo. “Vi helpis min atingi tiun aĉan tronon; nun helpu min
ne perdu ĝin. Nia destino estis kune regi. Sen la inta morto de Liana, ni
iĝintus familiaj, havus la saman sangon, ne nur afekton. Tamen, ne malfruas. Mi
havas filon, vi havas filinon. Mia Jof’ kaj via Sansa unuigos niajn
familianarojn, sammaniere ni volis fari kun Liana kaj mi.”
“Sansa nur dek-unu-jaras.” Tiu ofero ja
surprizigis lin.
“Sufiĉa aĝo svati” li manskuis senpacience. “La
geedziĝo povas esperi kelkjare.” Ridetis la reĝo. “Fi, Ned, staru kaj jesu,
fek!”
“Nenio pli plaĉus al mi, sinjoro” aldiris Ned.
Dubis iom. “Kiaj neesperitaj honoroj. Ĉu mi povas pripensi antaŭ respondi? Mi
devas paroli kun mia edzin’.”
“Kompreneble, jes, babilu kun Katerina. Post
dorma trankvilo venas bona konsilo.” La reĝo frapetis la ŝultrojn de Ned kaj
helpis lin stariĝi, ne facile. “Sed ne malfruigu min, bonvole. Mi ne ŝatas esperi.”
Dum momento pensado malklara kaj potenca atingis
la menson de Ned. Vintrujo estis lia hejmo kaj lia vivo estis en la Nordo. Li
rigardis la ŝtonfigurojn ĉirkaŭantajn ilin kaj honde spiris en la glacia
malbruo de la ejo. La okulojn de la mortoj li sentis sur li mem. Li ja sciis,
ke ili aŭskultis ilin tute. Kaj alvenontis la vintro.
No hay comentarios:
Publicar un comentario