Katerina neniam ŝatis tiun gediarbaron.
La Tulja sango estis je ŝiaj vejnoj; ŝi naskiĝis
kaj kreskis ĉe Riverlando, tre sude, ĉe la Ruĝa Pendumilo de Tridento. Tie la
gediarbaro estis gaja ĝardeno kaj malpleneta, en kiu la grandaj sekvojoj ombrigis
la akvon de kristalaj riveretoj, la birdoj kantis el siaj malkaŝitaj birdejoj
kaj la florodoroj ŝvebis la aeron.
La gedioj de Vintrujo havis tre malsimilan
arbaron. Ĝi estis ejo malluma kaj praa, tre akreoj da malnovaj arboj jarmile tuŝitaj
de neniu, dum la kastelo staris ĉirkaŭe. Odoris malseka tero kaj putrigo. Tie
ne kreskis sekvojoj. Ĝi estis arbaro da gardaj arboj ŝirmataj malantaŭ
grizverdaj kudriloj, imponaj kverkoj kaj tamarindoj tiel oldaj, kiel la
reĝlando. La nigraj dikaj trunkoj tie estis tre kunaj, kaj la torditaj branĉoj
teksis muran plafonon, samtempe la misformitaj radikoj supertere interligiĝis.
La silento kaj la ombroj regis kaj la tieaj gedioj ne havis nomon.
Sed ŝi sciis, ke tie troviĝos sia edzo tiunokte.
Ĉiam, kiam deprenis vivon de viro, serĉis trankvilecon de tiu gediarbaro.
Katerina estis baptita per la sep oleoj kaj
ricevita ŝia nomo en la ĉielarko de lumo de la preĝejo de Riverlando. Ŝi kredis
je la fido, same kiel ŝia patro, avo kaj bopatro antaŭe. Iliaj gedioj havis
nomojn kaj vizaĝojn tiel familiaj kiel ties familianaro. La kulto konsistis el
preĝejo kun incensujo, sia odoro, sep-vizaĝa kristalo plena da lumo kaj voĉoj
kantantaj kantikojn. La Tuljoj havis gediarbaron, kiel la ĉefaj familianaroj,
sed estis nur kieo promen-, leg- kaj sunuminda. La kulto estis rizervita por la
preĝejo.
Ned igis konstrui al ŝi malgrandan preĝejon por
kanti la sep vizaĝojn de ŝia dio, sed la sango de la unuaj homoj ankoraŭ estis
en la vejnoj de la Starkoj: iliaj gedioj estis malnovaj, senvizaĝaj kaj
sennomaj, tiuj, kiujn la arbaraj geinfanoj preĝadis.
Meze de la arbareto estis olda arciano starante
apud lageto da nigraj kaj malvarmaj akvoj. Ned nomigis ĝin „la korarbo“. La arcianligno estis
oste blanka kun malklaraj ruĝaj folioj pendantaj kvazaŭ mil da sangitaj manoj.
Sur la trunko estis hakita vizaĝo, vizaĝe longa kaj melankolia, kies atentaj
okuloj iel estis ruĝitaj fare de sekigita sevo. Tiuj okuloj estis malnovaj, tre
malnovaj, eĉ pli ol Vintrujo. Ili vidis la tagon, kiam Brando la Kontruanto
metis la unuan ŝtonon, kaze ke oni povas kredi la rankontojn. Ili ĉeestis la
kielon la granitaj muroj ekaltiĝis ĉirkaŭ ili. Oni diris, ke la arbargeinfanoj
tajlis la vizaĝojn en la arbojn dum la aŭroro, centjaroj antaŭ la unua homoj
venintaj el la Mallarĝa Maro estis alvenintaj.
Antaŭ
mil jaroj ili tajlis aŭ brulis la lastajn arcianojn sudajn, krome tiuj el la
Vizaĝinsulo, kie la verdaj homoj silente gardis. Tie, tiel norde, ĉio estis
malsame. Estis gediarbaro po ĉiu kastelo, korarbo en ĉiu arbaro kaj tajlita
vizaĝo en ĉiu korarbo.
Katerina
trovis sian edzon siditan en roko kovrita el musko. Li havis la glavon Glacion sur la genuoj kaj purigis la
folion ene de tiu akvo. La miljara grundmantelo kovranta de tiu gediarbaro
manĝegis la sonon de ŝiaj paŝoj, sed la ruĝaj okuloj de la arciano sekvis ŝin
tiam, kiam ŝi alproksimiĝis.
“Ned”
vokis mole.
“Katerina”
diris ŝia edzo suprenrigardante ŝin. Lia voĉo estis formala, malproksima. “Kie’stas
knaboj?”
Li
ĉiam demandis tion.
“En la
kuirejo, diskutante kiel nomigi la hundojn.” Ŝi deprenis la mantelon, surmetis
ĝin en la arbargrundon kaj sidis dorse arcianen. “Arja ŝategas la sian kaj
ankaŭ al Sansa plaĉis, sed Rikon ne estas certa.”
“Ĉu li
timas?” demandis Ned.
“Iomete”
agnoskis. “Li estas nur tri-jaraĝa.”
“Alfrontu
li timojn.” Ned sulkigis la frunton. “Li ne tri-jaros la tutan vivon. Kaj
vintro alvenontas.”
“Prave”
jesis Katerina.
Tiaj
vortoj malvarmigis ŝin kiel kutime. Tiu estis la moto de la Starkoj kaj ĉiu
nobela familianaro havis la propan. Kaj tiuj familiaj onidiraĵoj estis kernoj,
iaj preĝoj, honor- kaj ĝojodefensoj, lojeco- kaj honestecopromesoj, juroj je
kuraĝo kaj amikeco… Ĉiu krom tiu de la Starkoj. La moto de la Starko estis
„Alvenontas la vintro“. Katerina pripensis kiom malnormalaj tiuj norduloj
estis. Ĝi ne estis la unua fojo.
“Mi
devas agnoksi, ke tiu vir’ bone mortis” diris Ned. Li havis en la mano grasan
ledaĵon. Dum li parolis, li mole pasadis ĝin sur la glavfolion mallumigante la
metalon. “Mi ĝojis pri Bran. Vi fierintus pri li.”
“Mi
ĉiam estas fiera pri Bran” diris Katerina.
Ŝi ne
forrigardis la glavon. Montriĝis la ondoj ene de la glavo, kie la metalo forĝis
cent fojojn en la forĝejo. La glavoj ne plaĉis al Katerina, sed sendube Glacio estis membela. Oni forĝis ĝin en
Valirjo, antaŭ la Malbeno falinta sur la Oldan Urbon, kie la forĝistoj eldonis
la metalon per kaj sorĉoj kaj marteloj. Glacio
estis kvar-cent-jaraĝa kaj konservis la glavrondon. Ĝia nomo estis eĉ pli
malnova, donado de la Heroaĝo, tiam, kiam la Starko estis Nordoreĝoj.
“Aldone
al hodiaŭa estis kvar ĉi-jare” diris ombre Ned. “Tiu mizerul’ estis mezfreneza.
Lin timigis io kaj ial, eĉ por ne kapabli kompreni min.” Sopiris. “Ben skribis
min: la Noktogard’ havas malpli da mil anoj. Tio ne’stas nur dizertoj. Oni
perdis lastatempe pli da homoj dum esploradoj.”
“Ĉu la
savaĝaj?”
“Mi
certas.” Ned suprenmetis Glacion kaj
rigardis la longecon de la malvarma ŝtalo. “Malpliboniĝos. Eble venos kiam’
alvoki niajn standaristojn kaj rajdi norden unufoje por ĉiam malestigi tiun
Reĝon-preter-la-Mur’.
“Ĉu
fore la Muro?” ŝi skuis.
“Ni ne
devas timi Mans Rajder” diris Ned vidinte sian edzinon.
“Estas
preter la Muro malplibonaj aĵoj kaj uloj.”
Li
turnis sian rigardon en la korarbon, klaran ŝele kaj ruĝan okule, rigardantan,
aŭskultantan, ŝajne malrapide pensantan.
“Vi
tro aŭskultas rankontojn de Avĉjo” li ridetis. “Aliaj estas tiel mortaj, kiel
la Arbargeinfanoj, ĉar ili jam mortis antaŭ ok-mil jaroj. Laŭ Instruisto Lugujn
ili neniam ekzistis. Neniu vidis ilin iam.”
“Ĝis
ĉi-matene neniu vidis huargan lupon” memorigis Katerina.
“Mi ne
ĉesas malpravi: mi jam devas scii, ke oni ne povas discuti kun Tuljo” diris per
malaktiva rideto. “Certe vi ne venis ĉi-tien rankonti timigaĵojn al vi, ĉu
vere? Mi jam scias, ke vi ne ŝatas tiun lokon. Pri kio estas, mia sinjorino?”
“Hodiaŭ
ni ricevis maldolĉajn novaĵojn, moŝto” Katerina prenis la manon de sia edzo.
“Mi ne volis ĉagreni vin ĝis vi tute purigiĝis.” Estis nenia kielo diri tion
bone, do direkte kaj jene ŝi diris: “Mi bedaŭras, amĉjo, sed Jon Arin mortis.”
Ŝi
vidis lin kaj kia forta estis la frapo, kiel ŝi supozis. Junece Ned estis
zorgato en Aglujo kaj S-ro Arin, kiu malhavis filon, agis patre kun li kaj la
alia zorgato, Roberto Baracjono. Kiam la Freneza Reĝo Aeris 2-a Targarjano
demandis iliajn kapojn, la sinjoro de Aglujo revolucigis siajn subulojn de la
luno kaj la falko anstataŭ doni tiujn, kiuj li ĵuris protekti.
Nun
antaŭ dek-kvin jaroj ili iĝis bofratoj kiam Ned kaj li geezdiĝis kun du
fratinoj, la filinoj de S-ro Hoster Tuljo, en la preĝejo de Riverlando.
“Jon”
diris li. “Ĉu veras la novaĵ’?”
“La
letero surhavis la reĝan sigelon manskribitan de Roberto. Mi enujigis ĝin
sekure. Li diras ke lia morto rapidis. Еĉ la Instruisto Pajsel povfaris nenion, krom doni
papavmilkon.”
“Pli
bone io ol nenio” sopiris. Katerina vidis la doloron en lia vizaĝo, kvankam
unue pensis pri ŝi. “Kaj kio prio via fatrin’?
Kaj la fil’ de Jon? Kion ni scias prie?”
“La
mesaĝo nur diris, ke ili fartas bone, kaj revenis en Aglujon” diris Katerina.
“Mi preferus, ke ili irintus Riverlandon. Aglujo estas tiom norde, tia soleca…
Krome, ĝi estis la ejo de Jon, ne de mia fratino. La memoraĵo de sia edzo
restos en ĉiu ŝtono. Mi konas ŝin bone. Ŝi bezonos la subtenon kaj konsolon de
sia familio kaj amikoj.”
“Via
onklo estas en la val’, ĉu ne? Mi sciis, ke Jon nomigis lin Portegkavaliro.”
“Brinden
faros ĉion fareblan por ŝi kaj la infano” kapjesis Katerina. “Tio trankviligas
min iomete, sed…”
“Kuniru
al ŝi” petis Ned. “Alprenu la geinfanojn. Vivigu la salonojn per gritoj, bruo,
ridetoj... Ŝia infan’ bezonas la ĉeeston alies infanoj kaj ni ne lasos sola
Lajsa tiujn momentojn.”
“Ho,
se mi povus” diris Katerina. “La letero donis pliajn malbonajn novaĵojn. La
Reĝo estas venonta Vintrujen, serĉante vin.”
Ned
malfrue komprenis tion, kion ŝi diris; sed tiam malaperis la nubo kovrinta sian
rigardon.
“Ĉu
Roberto venas?”
Katerina
kapjesis kaj la vizaĝo de sia edzo ridetis.
Ŝi
volis partopreni la ĝojon, sed jam aŭskultis pri onidiraĵoj kortaj: huarga
lupina morta en la neĝo, kun korno najlita en la gorĝo. Timo ligigis sian
stomakon kiel serpento turnante sian eston, sed ŝi mem igis rideti por tiu homo
al kiu ŝi amis, al tiu viro nekredanta aŭgurojn.
“Mi
supozis, ke vi ĝojiĝos” diris. “ Vi devas averti vian fraton, kiu estas en la
Muro.”
“Jesja”
jesis Ned. “Ben nenial malĉeestos tiu okazaĵon. Mi ordonos al Instruisto Legujn
sendi la plej rapidan birdon.” Ned leviĝis kaj helpis ŝin same. “Tiu napokapul’…
Kiom jaroj pasis? Kaj li venas sen pli antaŭa anonco? Ĉu la mesaĝ’ diris kiom
da personoj venas?”
“Mi
kalkulas, ke minimume cent kavaliroj, kun iliaj servistoj kaj almenaŭ kvin-dek
liberaj rajdistoj. Ankaŭ Sersej kaj la geinfanoj venas”.
“Roberto
volos, ke ili estu konfortaj; li ne plirapidigos la marŝadon” diris li. “Pli bone,
tiele ni havos pli da temp’ prepari ĉion”.
“Kune
kun la grupo vojaĝas la fratoj de la Reĝino.”
Edvardo
grimacis. Li sentis neniun amon al la reĝina familio kaj estis reciproke.
Katerina ja konis tion. La Lanisteroj de Kasterla Roko aniĝis tre malfrue al la
grupo de Roberto, nur kiam la venko certis, kaj tio ne estis pardonebla.
“Nu,
se por la plezur’ vidi Roberton mi devas elteni la familion de la reĝin’, mi
povas fari nenion. Roberto ŝajne elportas duonon de la kortegon.”
“Kie
la reĝo, tie la reĝlando” diris Katerina.
“Mi
treege volas vidi geinfanojn. La plej juna ankoraŭ mamsuĉis Lanisterinon
lastafoje. Nun li estos kvin-jaraĝa, ĉu?”
“La
reĝido Tomeno jam havas sep jarojn. Li aĝas same kiel Bran. Bonvole, Ned, zorgu
viajn vortojn. La Lanisterino estas nia reĝino kaj sia fiero ĉiutage, oni
diras, estas pli granda.”
“Oni organizos
trobadoran festenon” diris Ned prenante
ŝian manon. “Kompreneble, kaj certe Roberto volos ĉasi. Mi sendos Jori suden en
la Reĝan Vojon kun honora gardar’ por havigi al ili protekton ĉi-tien. Gedioj,
kiel diable ni nutros tiom da homoj? Ĉu
ili jam damne venas? Aĥ, mi piedbatos ties regaĉan pugon!”
No hay comentarios:
Publicar un comentario