JON I
Estis fojoj, ne multaj,
sed kelkaj, kiam Jon Neĝo ĝojis bastardi. Kiam li replenigis sian vinpokalon el
preteriranta botelego, subite venis al li la penso, ke tiu ĉi
eble estas unu el tiuj fojoj.
Li residiĝis en sian
benkeron, apud la junaj ŝildistoj, kaj trinkis. La dolĉa kaj frukta somervino
plenigis sian buĉon kaj ridetigis liajn lipojn.
La ĉefĉambro de Vintrujo
estis plena da fumo kaj aero odorantaj kiel rostita viando kaj ĵusfarita pano.
Kovris la standardoj la grizŝtonajn murojn. Blanko, oro kaj skarlato: la starka
huargo, la baracjona kronita cervo kaj la lanistera leono. Trovadoro ludis
harpon kantante melodion, sed en tiu ĉambroflanko oni ne aŭdis lin pro la
fajrkrako, la plat- kaj kopbruo kaj la flustro de cento da ebriaj paroladoj.
Ĝi estis la kvara horo
de la bonvenfesto honore al la reĝo. La gefratoj de Johano okupiĝis ejojn por
la gereĝidoj, apud la spektaĵejo kie la gesinjoroj Starkoj regale traktis la
gereĝojn. Lia patro certe permesos al la geinfanj trinki unu kopon da vino, pro
la festgraveco, sed nur unu. Male, tie, en la malsupraj benkoj, Jon povis
trinki kiom ajn por sensoifiĝi.
Kaj li rimarkis, ke li
trinkis tutvire al la ĝojo de la ĉirkaŭaj knaboj, kiuj igis lin reverŝi tiam,
kiam mankis trinkaĵo. Ili estis bonaj knaboj, kaj Jon ĝuis iliajn rankontojn
kaj kuriozaĵojn pri interbatiĝoj, litoj kaj ĉasoj. Li certis, ke liaj kunuloj
estis pli amuzaj ol tiuj gefiloj de la reĝo. Tial, scivoleme, li pririgardis la
vizitantaron kiam eniris en la salonon. La akompanantaro estis pasinta tre
proksime el lia loko kaj Jon tuj prenis la ŝancon ekzameni ĉiun.
Lia kavalira patro
unuis, kunirante la reĝinon. Ŝi belis tiel, kiel la viraro diradis. Ŝi ornamis
la longan blondan hararon per diademo inkrustita je valoraj ŝtonoj, kies
smeraldo ludis per la okuloj kun ŝiaj verda rigardo. Lia patro helpis al ŝi
suriri en la podion ĝis ŝia loko, sed la reĝino eĉ ne rigardis lin. Jon vidis
tion, kion kovris ŝia rideto, malgraŭ sia kvar-dek-jareco.
La reĝo Roberto sekvis,
kun S-ino Starko brakenbrake. Laŭ Jon li estis ĉagrenega. Lia patro paroladis
pri li: la senegala Roberto Baracjono, demono de la Tridento, la plej feroca
kavaliro de la reĝlando, giganto inter princoj… Nur dikan, vizaĝe kaj barbe
ŝveligitan viron Jon vidantis, ŝvitante en liaj silkaj vestaĵoj. Marŝis kvazaŭ
trotrinkinte.
Poste la geinfanoj
alvenis. La malgranda Rikon estis la unua, tutdigne estante kvin-jara infano.
Jon devis urĝi lin marŝi plu, ĉar li haltis tie por paroleti kun li. Ĵussekve
estis Rob, vestita je griza lano kun blankaj borderaĵoj, la Starkaj koloroj.
Prenis li la princinon Mirsela brakenbrake. Ŝi estis nur knabino, ne eĉ
sep-jara, kun akvofalo da oraj bukloj je juvelita harreto. Jon rimarkis kiel ŝi
rigardis lin okul-angule dum la marŝado tra la tabloj kaj ŝiajn timidajn
ridetojn al li. Jon trovis ŝin sengusta. Kaj Rob eĉ ne rimarkis, kiel stulta ŝi
estis, ridetante lupe.
Liaj mezfratinoj apud la
princoj iris. Arja devis iri apud Tomen, diketa infano havanta blondan hararon,
preskaŭ blanka, pli longa ol ŝi. Sansa, du-jare pli maljuna, estis kune kun la
princo Ĵofrej Baracjono. La knabo estis du-dek-jaraĝa, pli juna ol Jon kaj Rob,
sed, malgraŭ la malfeliĉo de Jon, plialtis ol ambaŭ. La reĝido Ĵofrej havis la
hararon de sia fratino kaj la malklarverdajn okulojn patrinajn. La densaj
orbukloj falis sur koljuvelon kaj la veluran kolvestaĵeron. Sansa siaflanke
ŝajnis feliĉega, sed Jon ne ŝatis la fermitajn lipojn de Jof, nek lia
maldistran kaj malrespekteman rigardon al la ĉefsalono de Vintrujo.
Pli interesis al Jon la
duopo malantaŭ li: la fratoj de la reĝino, la Lanisteroj de Kastelroko. La
Leono kaj la Gnomo. Ili neniel similis unu la alian. S-ro Jejmi Lanistero estis
la dunaskito de la reĝino Sersej: altis, blondis, blindigokulis, kaj havis
rideton tre tranĉeman. Li vestis skarlaton silkojn, altajn, nigrajn botojn, kaj
nigran mantelon. La rorantan
familianaran leonon oni vidis en la tunikbrusto, faritan je orfadeno. Oni
nomigis lin la Leono de Lanistero, kiam li ĉeestis, kaj la Reĝmurdisto lin
klaĉis ĉe onia dorso.
Jon ne povis ĉesi
rigardi lin.
»Jen la taŭga aspekto de
reĝ’« pensis dum li foriris.
Tiam li eksciis pri la
alia, kiu fimarŝis mezkaŝe pro lia frato. Tirjon Lanistero estis la plej juna
filo de S-ro Tajujn kaj altgrade la plej malbela. La gedioj ĉiujn la gracojn de
Sersej kaj Jejmi al Tirjon neis. Li estis malgrandegulo, altis duone ol siaj
gefratoj kaj malfacilis al li iri apudi lia frato per tiu malsanaj kruroj. Li
havis la kapon tro grandan proporcie kun sia korpo kaj la trajtojn misformitaj,
dispremitaj, sulkigante. Verda kaj
nigra okuloj pririgardis ĉion sub rekta hararo tiel blonda, ke ŝajnis blanka.
Jon spektis lin, interesega.
La lastaj sinjoroj
enirantaj estis lia onklo, Benĝen Starko, de la Noktogardo, kaj la junula
zorgato de lia patro, Zeon Grejojo. Benĝen varme ridetis al Jon kiam estis
flanke de li. Zeon eĉ ne rigardis lin, tute kutime. Ĉiu ensidiĝinte, okazis
tostoj, ĉies dankoj kaj ekis la festeno.
Jon tiam tuj ekdrinkis,
kaj ne haltis.
Io frotis lian kruron
malsupre la tablo. Jon estis dononta al li kokmuslon, sed pensis ion plu. Li
pikis la tutan eron kaj faligis ĝin grunden, interkruren. Fantomo elmanĝis ĝin
en savaĝan silenton. Oni ne permesis al liaj gefratoj ĉeesti la feston kun la
lupoj, sed en tiu ejeto estis multnombraj hundoj kaj neniu protestis pro la
hundĉeesto. Tiel li ankaŭ fortunas, oni diris. La okuloj lin jukis; li fratis
energie la ojulojn fiante la fumon. Li trinkis alian kopon da vino kaj rigardis
kiel la huargo la kokeron manĝis.
La hundoj ĉirkaŭkuris la
tablojn post la kelnerinojn. Unu el ili, granda hundido kun grandaj flavaj
okuloj, kaptis la odoron. Ŝi subiris la tablon cele al sia parto. Jon la
barakton observis. La hundino bojetis kaj plialproksimiĝis. Fantomo rigardis
supren malbrue kaj fiksrigardis la inon. La hundino montris defian dentadon. Ĝi
estis trioble la kapo de la huargo. Ne moviĝis Fantomo. Apud lia trezoro li
stariĝis, malfermis la buŝon kaj montris la dentegojn. La hundino
maltrankviliĝis, rebojis kaj ŝanĝis sian opinion. Ŝi turniĝis kaj foriris,
bojante iomete furioza. Refokusiĝis Fantomo en sia manĝaĵo.
Jon ridetis kaj karesis
la densan hararon subtable. La huargo ekrigardis lin, mordetis lin kaj restis
manĝanta.
“Ĉu ĉi-tiu estas unu el
tiuj famaj huargaj lupoj?” voĉo tre konata, apuda, demandis lin.
“Jes” Jon diris
ridetante al sia onklo Ben, kiu tuŝis sian kapon harskuante lin, tiele li faris
kun la lupo. “Li nomiĝas Fantomo.”
Unu el la ŝildistoj haltigis
sian malĉastan rakontatan anekdoton kaj forsedis sian lokon, por ke la
sinjorfrato eksidu en la bankedon. Benĝen Starko sidis kvazaŭ rajdante kaj
forprenis la kopon al Jon.
“Somera vin’ ” li diris
post trinketo. “Nenio‘stas pli dolĉa. Kiom vi trinkis, Jon?” Jon ridis. Ben
Starko ekridis. “Tion mi timis. Nu, m’estis pli juna ol vi tiam, kiam m’ebriiĝis
unuafoje.” Li pletis el la plej proksima pleto rostitan cepon likantan
malklaran saŭcon kaj ĝin mordis. Oni aŭdis krakon kiam dentumis.
Lia onklo estis viro je
tranĉemaj rajtoj, roke malmolaj, kvankam siaj grizbluaj okuloj ŝajne ĉiam ĝojis.
Estis ĉiel nigrevestita, ĉar li anis al la Noktogardo. Liaj okuloj estis lukse
nigra veluro, kun altaj ledbotoj kaj larĝa, arĝentbuka zono. Li alportis larĝan
arĝentĉenon ĉirkaŭ la kolo. Dume li manĝis la cepon, la Benĝen ĝoje rigardis
Fantomon.
“Jen trankvila lup’ ”
montris.
“Male ol la aliaj” Jon
kapjesis. “Li neniam bruas: tial mi nomigis lin Fantomon. Bone, tial kaj pro
lia blankec’ . Aliaj estas malklaraj, grizaj aŭ nigraj.”
“Estas ankoraŭ huargoj
trans la Muro. Fojfoje oni aŭdas ilin jelpante.” Benĝen Starko fiksrigardis Jon
momenton. “Ĉu vi ne manĝas ĉe frata tablo?”
“Preskaŭ ĉiam” Jon
malforte respondis. “Sed S-ino Starko pensis, ke ĉinokte estus malrespekto al
reĝa famili’ bastardon inter ili havi.”
“Mi komprenas.” Lia
onklo rigardis iomete preteren, en la transan poditablon. “Mia frat’ ŝajnas
tute malkontenta ĉi-nokte.”
Ankaŭ Jon rimarkis tion.
Indas al bastardo pririgardi ĉion, kapti la kasitajn mensogojn.
Lia patro emis respekti
ĉiujn la bonordajn kaj protokolajn normojn, sed estis tensio en li, kiun Jon en
neniu tempo vidis. Li parolis malmulte kaj vidis la kieon sen rigardi.
Du-sidile de li, la reĝo trinkadis la tutan nokton. Tiu havis la diketan mieon
ruĝita sub la longa nigra barbo. Ege tostis, ridis ĉiun mokaĵon kaj avide
manĝegis ĉiun platon kvazaŭ malsatante; la reĝino siaflanke ŝajnis
glaciskulptaĵo.
“Ankaŭ la reĝin’
malkontentas” Jon diris al sia onklo mallaŭte. “Mia patro ĉi-matene
malsupreniris kripten kun mia patro. La reĝin’ tion ne volis.”
“Vi rimarkas pri ĉio, ĉu
ne?” Benĝen atente rigardis lin. “Tia viro utilus al la Mur’.”
“Robb pli bonas ol mi
kunlance” diris memfide Jon “sed mi pli bonas glave, kaj Hulen asertas, ke mi
rajdas tiel bona, ol iu ajn de la kastel’.”
“Ne malbone.”
“Prenu min reen Muren”
Jon petis subite. “Mia patro lasus al mi, se vi petas.”
“La Muro estas malfacila
lok’ por knabo, Jon.” Benĝen pririgardis intense lian vizaĝon.
“M’estas preskaŭ tute
vir’ ” li protestis. “Mi baldaŭ iĝos dek-kvin jara kaj Majstro Luvin asertas,
ke bastardoj kreskas pli rapide.”
“Li pravas” agnoskis li
malfacile. Prenis la kopon de Jon, plenplenigis ĝin kaj trinkis longe.
“Daeren Targariano’stis
nur kvar-dek tiam, kiam li konkeris Dorneon” diris Jon. La Juna Drako estis unu
el liaj herooj.
“Somerlonga konker’ ” la
onklo montris al li. “Tiu knabo-reĝo, kiun vi ŝatas, perdis dek-mil virojn dum
la dornea konker’ kaj pluaj kvin-dek-mil ĝin defendante. Neniu rakontis al li,
ke milit’ ludo ne estas.” Trinkis li aliom. “Cetere” li sekvis “Daeren
Targariano’stis nur dek-ok-jara kiam mortis. Ho, ĉu vi forgesis tiun parton?”
“Mi neniam forgesas”
fanfaronis. La vino malrespektemigis lin. Li provis stariĝi en la bankedo por
aspekti pli altan. “Mi volas eniĝi la Noktogardon, onklo.”
Li pensis tion multan
tempon, kiam dumnokte li kuŝis en la lito kaj siaj gefratoj dormis ĉirkaŭe.
Iutage Robb havus Vintrujon kaj kiel Nordprotektanto posedus grandajn
militistarojn. Bran kaj Rikon estus subuloj de Robb kaj regus landojn sianome.
Liaj fratinoj Sansa kaj Arja edziniĝus kun aliaj gravaj sinjoroj kaj marŝus
suden fariĝi kastelsinjorinoj. Sed kie estus bastardo?
“Vi ne komprenas tion,
kion vi petas, Jon. La Noktogardo estas ĵura kunular’ . Neniu familion ni
havas. Neniu el ni patriĝos. Kun devigo ni edziĝis. Nur honoro’stas nia amatin’.”
“Ankaŭ la bastardoj
havas honoron” Jon diris. “Mi pretas atesti mian ĵuron.”
“Vi nur dek-kvar-aĝas”
Benĝen diris. “Vi ne estas viro ankoraŭ. Vi ne komprenos la forlasoton ĝis
tiam, kiam amkonos virinon.”
“Mi ne zorgas pri tio”
reis Jon emocie.
“Eble vi zorgus pri tio
se vi komprenus ĝin. Se vi tutkonus tion, kion la ĵuro fordonos al vi, malestus
tiu em’ por prezon pagi, knabo.”
“Mi n’estas via fil’!”
Jon sentis enan koleron, en sia brusto.
“Bedaŭrinde.” Benĝen
leviĝis kaj enmetis la manon en lian ŝultron. “Rebabilu kun mi tiam, kiam vi
havos iomajn bastarojn; ni vidu ĉu vi ŝanĝus vian menson.”
“Mi neniam havos
bastardon” li diris maĉante la vortojn kaj kolerege. “Neniam!” li kraĉis. Li
subite vidis, ke la tablo silentis kaj ĉiu rigardis lin. La palpebroj plenis da
larmoj. Li leviĝis. “Pardonon” li aldonis provdignante.
Li turniĝis kaj foriris,
por ke oni ne vidu lin plori. Li certe tro drinkis, ol li pensis. Irante, li
duonfalis kaj skuis. Li tuŝegis kelnerinon kaj igis, ke ŝia vinkruĉo forfalu
planken. Ekis ĉieaj ridegoj kaj Jon sentis bruliĝantajn larmojn en la vango. Iu
helpis lin stari. Li ŝancelis la manojn helpantajn lin kaj kuris blinde porden.
Fantomo sekvis lin, kiam li eniris en la nokton.
La korto silentis kaj
malplenis. La ununura gardisto garnis per mantelo kontraŭi la malvarmon ĉe la
altaj kreneloj de la ena remparo. Li aspektis maldistra kaj sendube lamentis
esti tie sole, sed Jon anstataŭus lin sendube. Cetere la kastelo estis malklara
kaj nenies. Jon iam estis en konstruaĵo
neloĝata; ĝi estis terurejo kun nur vento movanta, kaj la ŝtonaro silentis pri
kiuj antaŭe loĝadis tiuloke. Vintrujo tiam ŝajnis ĝin.
La kanta kaj muzika sono
eliris el la fermitaj fenestroj antaŭ li. Jon neniel volis spekti ilin. Li sekigis
la larmojn per la maniko, tiukaŭze kolera kaj turniĝis reveni.
“Knabo” voĉo alvokis
lin. Jon deturnis. Tirjon Lanistero sidis gargojle sur kornico de la
ĉambregporto. La malgrandegulo ridetis el sia loko. “Ĉu tiu besto estas via
lupo?”
“Jen huargo” Jon diris.
“Li nomiĝas Fantomo.” Li rigardis la vireton kaj dummomente forgesis la
malĝojon. “Kion vi faras ĉi-tie? Kial vi n’estas ĉe fest’?”
“Estas tro varme, tro
brue, kaj mi trinkis tro da vino” argumentis. “Delonge mi eltrovis, ke estas
onie malrespektema vomi sur vian fraton. Ĉu mi povas vidi vian lupon pli
proksime?”
Jon dubis tempeton sed
kapjesis.
“Ĉu vi povas malleviĝi
aŭ bezonas ŝtupareron?”
“Ve, iru promeni!”
La hometo impetis kaj
saltis de la kornico. Jon hois vidante kiel Tirjon Lanistero turniĝis en la
aero, falis surmane kaj ree saltis antaŭen stariĝante.
Fantomo malantaŭeniris,
nesekura. La malgrandegulo senpolviĝis kaj ridegis.
“Pardonu min. Ŝajnas, ke
mi timigis vian lupon.”
“Li ne timas” li
surgenuiĝis kaj alvokis la beston. “Venu, Fantomo. Jes. Tiel.”
La lupido alproksimiĝis
kaj tuŝis la vangon de Jon, ĉiam gvardante pri Tirjon Lanistero. Kiam la
malgrandegulo provis tuŝeti ĝin, li malprogresis kaj montris dentegaron dum
silenta grunto.
“Kia timida!” rimarkis
Lanistero.
“Sidiĝu, fantom’!”
ordonis Jon. “Jen. Haltu.” Li suprenrigardis la malgrandegulon. “Eblas nun tuŝi.
Li ne moviĝu ĝis mia ordon’. Tiele mi instruis lin.”
“Mi vidas” jesis Tirjon.
Karesis la neĝan interorelan hararon. “Kia obedema lupo.”
“Se mi ne estus ĉi-tie,
li frapegus vin.” Tio ne estis vera, sed estos iam.
“Do ne iru malapuden”
diris la leono. Li flankenmetis sian grandegan kapon vidi lin tute. “Mi estas
Tirjon Lanistero.”
“Mi scias.” Jon leviĝis.
Piede li estis pli alta ol la malgrandegulo.
“Kaj vi estas la
bartardo de Edvardo Starko, ĉu ne?” La knabo sentis malvarmon trakuranta sin.
Li fermis la lipojn kaj ne respondis. “Ĉu mi malgentilis?” daŭris. “Pardonon.
La malgrandeguloj la gentilecon ne bezonas. Generacioj da kolorplenaj amuzistoj
rajtigas min malbone vesti kaj diri ĉion ajn.” Ridetis. “Tamen vi estas la bastardo.”
“S-ro Starko’stas mia
patro” agnoskis maltrankvile.
“Jes” li diris post
ekzameni sian vizaĝon. “Oni rimarkas tion.
Estas pli da nordeco je vi ol je viaj gefratoj.”
“Mezfratoj” Jon
korektis. Li ŝatis tiun komenton de la leono, sed oni ne povis scii tion.
“Lasu min konsili vin,
bastardo” sekvis Tirjon. “Neniam forgesu kiun vi estas, ĉar sendube la mondo ne
forgesos tion. Aligu ĝin en vian plej bonan armilon, por ke ĝi neniam estu via
malforteco. Uzu ĝin armile kaj neniu vundos vin tiumaniere.”
“Kion vi scias pri
bastardi?” Jon estis bonhumora por akcepti nenies konsiliojn.
“Ĉiuj la malgrandeguloj
bastardoj estas laŭ patraj okuloj.”
“V’estas laŭreĝa fil’;
via patrin’ estis edzin’ de lanistera sinjoro.”
“Ĉu vere?” demandis li
ironie. “Do diru tion al li. Mia patrino forpasis naskigante min kaj mi neniam
certis.”
“M’eĉ ne konas mian”
diris Jon.
“Virino sendube. Kiel
kutime la patrinoj.” Li sendis al Jon pezan rideton. “Memoru bone tion, knabo.
Ĉiuj malgrandeguloj bastardoj eble estas, sed ne ĉiuj bastardoj
malgrandegulas.”
Sen alia vorto, li
turniĝis kaj reiris manĝejen kantante per fajfoj. Kiam li malfermis la pordon,
la lumo verŝis sur la korton kaj bildis sian ombron en la grundon. Kaj tie, dum
tempeto, Tirjon Lanistero ŝajnis alta kiel reĝo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario