Ŝia frato montris al ŝi
la ekzamenotan veston.
“Rigardu kian belecon.
Tuŝu. Venu karesi la tukon”
Dani tuŝis ĝin. La ŝtofo
estis tiel mola, kiel akvo ŝovanta inter fingroj. Ŝi neniam vestis ion tiel
delikata. Timiĝis kaj formetis la manon.
“Ĉu vere mias?”
“Jen donaco de Majstro
Ilirjo” kapjesis Viseris kun rideto. Tiunokte ŝia frato estis bonhumora. “Ĉi
tiu pliakcentigos viajn okulojn violkolorajn. Kaj vi ankaŭ havos multajn
juvelojn, multajn. Min promesis Ilirjo. Vi devas ŝajni reĝidinon tiun vesperon.”
“Reĝidino” pensis Dani.
Ŝi jam forgesis kiel ĝi estis. Eble neniam ŝi sciis.
“Kial li helpas nin
tiugrade?” demandis. “Kion li volas kontraŭe?”
Ili loĝadis preskaŭ dum
jarono en la domo de la majstro, manĝante en lia tablo kaj dorlotante de la servistaro.
Dani jam estis dek-tri jara, sufiĉe adolta por scii, ke tiaj donacoj malofte
estis senpagaj en urbo kiel Pentos, la Libera Urbo.
“Ilirjo ne stultas”
diris Viseris. Li estis maldika junulo, kun maltrankvilaj manoj kaj siringaj
febrantaj okuloj. “La majstro scias, ke, kiam mi reĝos, mi ne forgesos miajn
amikojn.”
Dani diris nenion. La
majstro Ilirjo komercis spicojn, multekostajn ŝtonojn, drakoston kaj aliaj
komercaĵojn malpli delikatajn. Onidire li havis amikojn ĉe la Naŭ Liberaj Urboj
kaj eĉ pli pretere, ĉe Vaes Dozrak kaj ĉe la legendaj landoj divastiĝantaj
preter la Maro de Hade. Oni ankaŭ diris, ke neniam havis amikon nevendeblan
kontraŭ tre bona kvanto. Dani aŭskultis tiujn rakontojn en la strato sed neniam
provis diskuti kun ŝia frato dum li konstruis la revoreton. Ŝi ne volis iel ajn
kolerigi lin, tio, kion Viseris nomis „veki la drakon“.
“Ilirjo irigos la
sklavinojn bani vin” diris ŝia frato post surmeti la longan veston en la
pordon. “Formetu tute vian ĉevalejan odoron. Jam Kal Drogo havas mil ĉevalojn
kaj ĉi-nokte li serĉas malsimilan rajdaton.” Pririgardis ŝin kritike. “Vi
ankoraŭ restas malgracia. Surpiediĝu nun.” Li puŝis la ŝuldrojn malantaŭen per
la manoj. “Ĉiu rimarku, ke vi jam havas virinecon.” Tuŝetis la komencantajn
mamojn kaj pinĉis unu. “Ne malsukcesu ĉi-nokte. Se vi faras, vi suferos ege.
Ho, vi ne volas veki la drakon, ĉu ne?” Li penĉis torde tra la vestaĵo de la
tuniko. “Ĉu vere?” insistis.
“Ne” respondis Dani
obeema.
“Bonege.” Li ridetis kaj
tuŝis ŝian hararon iel kore. “Franjo, kiam oni ekverkis mian reĝadohistorion,
oni diros, ke ĝi komencis ĉinokte.”
Elirinte li, Dani
alproksimiĝis en la fenestron kaj pririgardis pensante la golfetajn akvojn. La
kvarlateraj brikturoj kreantaj la bildo de Pentos estis nigraj siluetoj kontraste
ol la noktiĝa ĉielo. Dani povis aŭdi la kantikojn de la Ruĝajn Sacerdotoj
estigantajn la noktajn fajraĵojn kaj la kriojn de la ĉifonulaj geinfanoj
ludantaj trans la ranĉmuroj. Ŝi volis en tiu momento esti fore kun ili, senŝua,
anhelante kaj ĉifone vestita; sen estinteco antaŭa, sen estonceco kaj ĉefe sen
la devo kuniri la feston en la domego de Kal Drogo.
Ie okcidenten, preter la
Mallarĝa Maro, disvastiĝis lando plena da verdaj montetoj, floraj ebenoj kaj
larĝaj fluaj riveroj, kie turoj je malklara ŝtono staris apud imponaj grizaj
montoj kaj kiraskavaliroj rajdis batalen sur la sinjoraj flagoj. La dozrakoj
nomigis tiun lokon „Ráeŝ Andali“, la Lando de l’ Andaloj. En la Liberaj Urboj
oni parolis pri la okcidentuloj kaj la Okcidentaj Reĝlandoj. Ŝia frato pli
facilan nomon uzadis: nia lando. Lie tiuj vortoj estis preĝaĵoj. Se li ripetus
ilin sufiĉe ofte, la Gedioj finaŭskultos.
“Ĝi estas nia laŭrajte;
nur perfido forprenis ĝin al ni, tamen ankoraŭ nias kaj estos nia eterne. Ne
eblas ŝteli al drako tion, kio estas sia. Ne, ne. Kaj la drako memoras.”
La drako eble memoras,
sed ne Dani. Ŝi neniam vidis tiun landon laŭ Viseris apartenanta al ambaŭ, tiu
lando preter la Mallarĝa Maro. La lokojn li priparolis, Kasterla Roko, Aglujo,
Ĝardenego, la Arina Valo, Dorneo, la Vizaĝinsulo… estis ne plu ol vortoj por
ŝi. Viseris estis ok-jara tiam, kiam forkuris el Reĝhaveno eskapi la
militistaro de la Uzurpanto, sed dum tiuj tagoj Daeneris estontaĵo en la ventro
de ŝia patrino.
Sed ŝia frato diradis
tiujn rankontojn tiom da fojoj, ke Dani iam povis imagi tiel, kiel ĉio estis.
La fuĝo Drakŝtonen kaj la lunlumo reflektita sur la ŝipovelo. Ŝia frato Ráegar
luktante kontraŭ la Uzurpanto en la sangaj akvoj de l’ Tridento kaj forpasante
pro la amata virino. La militakiro de Rеĝhaveno pere de tiuj nomataj de Viseris
„la hundoj de l’ Uzurpanto“, la sinjoroj Lanistero kaj Starko. La reĝidino Elja
de Dorneo petegante kompaton kiam oni deŝiris el ŝia brusto la posteulon de
Ráegar kaj murdis lin antaŭ ŝi. La orbanitaj kranioj de la lastaj drakoj,
rigardante kaj senvidante elde la muroj de la tronĉambro, tie, kie la
Reĝmurdisto estis malferminta la gorĝon al ŝia patro per ora glavo.
Ŝi naskiĝis ĉe Drakŝtono
naŭ monatoj post la fuĝo, dum somera ŝtormo minacanta la insulsolicecon. Oni
diris, ke la ŝtormo teruris. La militiŝiparo de l’ Targarianoj apude ankrita
estis detruita kaj la vento deŝiris grandajn piedraĵojn de la parapetoj kaj
puŝis ilin en la kolerajn akvojn de la Mallarĝa Maro. Ŝia patrino mortis
dumnaskigado kaj tion Viseris neniel pardonis.
Dani ankaŭ malhavis
memoraĵojn de Drakŝtono. Ili refuĝis ĵus antaŭ ol la frato de l’ Uzurpanto
eknaviĝis kun la nova militŝiparo. Tiam, el la sep Reĝlandoj iamaj iliaj nur
Drakŝtonon enhavetis ilin, la familianarlulilo. Ili ne havos ĝin longe. La
soldataro celis vendi ilin al la Uzurpanto, sed iunokte S-ro Gŭilem Dari kaj
aliaj kvar lojaluloj eniris la ĉambrojn de la geinfanoj kaj alportis ilin kaj
la guvernistinon. Protektitaj kaŭze de la nokto ili marŝis en rifuĝejon, kiun
donis la bravosa marbordo.
Malprecize ŝi memoris
S-ro Gŭilem, virego grandkorpa kaj grizhara, preskaŭ blinda, kiu roris ordojn
el la malsanullito. La servistoj timigis lin, sed li ĉiam estis ĝentila al
Dani. Li nomis ŝin „reĝidineto“ kaj iufoje „mia sinjorino“ kaj havis la manojn
molaj kiel malnova ledo. Sed li neniam ellitiĝis kaj la malsana fetoro, dolĉa,
varma kaj malseka hodoro, ĉirkaŭis ĉion nokte kaj tage. Tio okazis dum ili
vivis en Bravoso, ĉe la granda domo kun ruĝa pordo. Tie Dani havis propan
ĉambron kaj apud ŝia fenestro citronujo kreskis. Kiam S-ro Gŭilem forpasis la
servistaro ŝtelis la malmultan monon li enhavis kaj foriris kaj iom poste la
domegposedanto enstratigis ilin. Ploris maldolĉe Dani kiam la ruĝa pordo
fermiĝis al ili por ĉiam.
Ekde tiam ili restis
vagi, el Bravoso Miren, el Miro Tiroŝen, el Tiroŝo Kohoren, Volantisen kaj
Lisen. Ne loĝis longe en loko. Ŝia frato malakceptis. Li ripetis, ke la
murdistoj de l’ Uzurpanto postvenis ilin, kvankam Dani neniun vidis.
Principe la majstroj,
arkontoj kaj merkatistaj princoj ĝojis bonvenigi la lastajn Targarianojn ĉe
ili, sed tra jaroj la Uzurpanto restis en la Fertrono kaj la pordojn ili ne
malfermis: iliaj vivoj eĉ pli malriĉiĝis. Ili devis delonge vendi la lastajn
trezurojn havitajn kaj nun ili ne havis eĉ la monon de la krono de sia patrino.
En la strataro kaj drinkejaĉoj de Pentoso oni ŝian fraton nomigis „la malriĉula
reĝo“. Dani ne scivolis sian kromnomon.
“Ni reakiros ĉion iun
tagon, franjo” li promesis. Fojfoje liaj manoj tremis priparolante la temon.
“La juvelojn, la sedon, Drakŝtonon, Reĝhavenon, la Fertronon kaj la Sep
Reĝlandojn. Ĉion ŝtelitan ni denove posedos.”
Viseris fivivis nur
revante prie. Koncerce Dani, tio, kion ŝi volis estis reakiri la grandan domon
kun ruĝa pordo, la citronujon apud la fenestro, kaj la infanecon nehavitan.
Oni frapis sur la
pordon.
“Antaŭen” diris Dani malproksimiĝante
el la fenestro.
La servistinoj de Ilirio
eniris, klinsalutis ŝin kaj eklaboris. Ili estis sklavistinoj, donaco de unu el
la multaj amikoj dozrakaj de la majstro; tamen en libera urbo de Pentoso ne
estis sklaveco. La maljunulino, eta kaj griza musete neniam malfermis la buŝon,
sed la junulino ekviligris tion. Tiu knabino bluokula kaj blonda tre parolema
estis, dek-ses-jara, la plej ŝatata de Ilirio.
Ili plenigis la banujon
per varma akvo suprenigita el la kuirejo kaj parfumos ĝin per hodoraj oleoj. La
junulino senvestigis la kototunikon trakape kaj enmetis ŝin akven. La akvo tro
varmis, sed Dani diris neniom da vortoj, nek faris ion. La varmo plaĉis al ŝi.
Iel purigis ŝin. Cetere ŝia frato diradis, ke nenio estis tro varma por
Targarianulo.
“Nia familianaro estis
la drakfamilianaro. Ni enhavas fajron en la sango.” Tiaj estis liaj vortoj.
La maljunulino purigis
la longan hararon, tiel blonda kiel la arĝento kaj mole maltordigis ĝin
plensilente. La knabino frotis la dorson kaj la piedojn kaj laŭdis la ŝancon ŝi
havis.
“Drogo’stas tiel riĉa, ke
sia sklavar’ vestas orkolierojn. En lia kalasar’
cent mil viroj rajdas ka’ en lia
palac’ de Vaes-Dozrako’stas du-cent ĉambroj, kies pordoj estas je pura arĝent’.”
Kaj daŭris senĉese,
longan tempon, pri kia belulo li estis, la kalo,
alta kaj brava, aŭdaca batale, la plej bona rajdanto sur ĉevalo, perfekta
pafarkisto… Dani diris nenion. Ŝi ĉiam supozis ke, kiam ŝi adoltos, edziniĝos
kun Viseris. La Targarianoj geedziĝis gefrate jarcentojn, ekde Aegon la
Konkeranto kuniĝis kun siaj fratinoj. Viseris jam diradis, ke indas senmiksiki
ilian sangon por restigi la familianaron puran; tra iliaj venoj kuris reĝan
sangon, sangon oran de la Olda Valirio, draksango. La drakoj ne seksumis kun
kamparaj bestioj, kaj la Targarianoj ne unuigis sian sangon kun subuloj. Tamen
nun Viseris estis vendanta ŝin al malnormalulo, al barbaro.
Banite, la sklavistinoj
helpis eliri el la akvo kaj sekigis ŝin per bantukoj. La knabino brosis la
hararon ĝis brili fanditaarĝente dum la maljunulino ŝmiris ŝin per la parfumo
florospeco de la dozrakaj ebenaĵoj: unu guto po manradiko, antaŭ la oreloj, la
mampintojn kaj la lastan, freŝega, inter la kruroj. Ŝin vestis ili kun la
eteraj vestaĵoj senditaj de majstro Ilirio kaj donis al ŝi la longan veston,
malklaran ledon prune por akcentigi la violkoloron okulan. La junulino enmetis
la orajn sandalojn, samtempe la maljunulino lokigis la diademon en la hararon
kaj puŝis orbrakringon kun ametistaĵoj en la pojnon. Laste, kulumon al ŝi ili
metigis, oran je gravuraj de malnovaj valiriaj skribaĵoj.
“Vi nun ŝajnas tute reĝidino”
diris la knabino fininte.
Dani rigardis sian
bildon en la malrekta spegulo kiun ĉiam atenta Iliria donacis al ŝi.
‘Reĝidino’ pensis. Sed
ŝi memoris tion, kion diris la knabino, ke Kal Drogo estis tiom riĉa, ke eĉ la
sklavoj portis orkolumojn. Subite tremis kaj sentis levigita la brakhaŭthararon.
Ŝia frato esperis en
freŝa salono. Li sidis apud naĝejo kaj akvon movigis permane. Ŝin vidante
alveni, leviĝis kaj kritikokule ekzaminis ŝin.
“Estu tie” diris.
“Turniĝu. Jes. Bone. Vi aspektas…”
“Reĝa” aperis majstro
Ilirjo, kiu tiumomente eniris la pordoarkon. Li movis suprize delikate por esti
korpgranda viro. Sub la lasitaj vestaĵoj je surprizemaj koloroj, grasondoj
tremiĝis promenante. Li portis anelojn en ĉiuj fingroj kaj sia servisto oleigis
sian barbon disigita en du partojn por brili tute ore. “La Lumsinjoro bendu vin
dum ĉi-tiu ŝanca tago, princino Daeneris” aldonis kiam prenis ŝian manon.
Kapbalancis kavalire iomete li kaj la flavaj, putraj dentoj aperiĝis momenton
inter la barbo. “Jen tuta beleco, Moŝto, tutvera beleco” diris al ŝia frato.
“Ŝi ravos Drogon, kompreneble”.
“Ŝi tro maldikas”
replikis Viseris. Li havis arĝentan hararon, kiel ŝi, kolektitan malantaŭen kaj
tenitan per finglo je drakosto. Tio severigis lin kaj akcentigis malmolajn,
ostajn trajtojn. Li apogis la manon en la glavtenilon prunitan de Ilirio. “Ĉu
vi certas, ke Kal Drogo ŝatas virinoj tiom maljunaj?”
“Tio, kio gravas estas
la praularo. Ŝi sufiĉe maturas por la kalo”
respondis Ilirio lastafoje. “Kaj bonvole rigardu ŝin nun. Tiu hararo tiel
blonda, tiuj violkoloraj okuloj… La sango de la olda Valirio estas sendube tra
tiuj venoj, jesja. Ŝi ankaŭ estas la filino de la estinta reĝo kaj la fratino
de la novonta. Ŝi ravos Drogon.”
Kiam li malligigis sian
manon Dani rimarkis, ke lia tremis.
“Vi pravas” diris hezite
ŝia frato. “Tiuj barbaroj ŝatas malnormalajn aĵojn: geinfanojn, ĉevalojn,
ŝafojn…”
“Bonvole via moŝta persono
tion pli bone ne diru al Kal Drogo” signalis Ilirio.
“Ĉu vi kredas min
stulta?” La kolero fulmis en la okuloj de ŝia frato.
“Reĝo mi kredas vin”
respondis la majstro reverence. “Ne estas tiel singardaj la reĝoj respekte al
subuloj. Bonvole, sinjoro, pardonu mian ofenson” li turniĝis, kunfrapis kaj
vokis la portistojn.
La pentosaj stratoj jam
malklaris kiam marŝis sur la palankero de Ilirio, dekoritaj kun tajlaĵoj bone
ellaboritaj. Du servistoj paŝis antaŭe lumigi la vojon per egaj blukristalaj
olelampoj, intertempe fortula dek-du-opo ŝarĝis la tenilojn en siajn ŝultrojn.
Ene, trans la kurtino, estis varme kaj oni tro apudiris. Dani vidis klare la
fetoron faritan de la pala karno de Ilirio eĉ spite al siaj gluemaj parfumoj.
Ŝia frato apud ŝi meze
de kusenoj ne rimarkis; lia menso estis for, preter la Mallarĝa Maro.
“Ĉiom lia kalasaro ne bezonatos al ni” diris
Viseris. Li tuŝetis la pruntitan glavtenilon, kvankam li neniam necese uzis
ĝin. “Sufiĉos dek-mil. Jes, kun dek-mil dozrakoj ja mi ruinigos la Sep Reĝlandojn. Kaj estas
ceteruloj nevolantaj la Uzurpanton. Tajrelo, Dari, Grejojo… La Dorneanoj avidas
vengi la morton de Elja kaj ŝiaj gefiloj. Krom tio, estas poranta nin la plebo.
Ili alvokas sian reĝon.” Rigardis maltrankvile al Ilirio. “Ĉu ne?”
“Ili estas via plebo kaj
amas vin” diris ĝentile la majstro Ilirio. “Laŭlonge ĉie la reĝlando, en ĉiuj
vilaĝoj, la homoj kaŝe tostas por vi kaj la virinoj drakojn brodas sur la
standardojn esperantaj la tagon tiam, kiam revenos ilia moŝto trairante la
maron.” Ŝultrumis. “Almenaŭ tio estas, kion miaj agentoj diradas al mi”.
Dani ne havis agentojn
nek kielon scii kion pensis la plebo trans la maro, sed malfidis la laŭdajn
vortojn de Ilirio. Fakte, ŝi malfidis je ĉio rilate al li. Male, ŝia frato
kapjesis feliĉe.
“Mi mem mortigos la
Uzurpanton” promesis la junulo murdiginta neniun, “sammaniere li murdis mian
fraton Raegar. Kaj ankaŭ mi finigos la Lanisterulon, la Reĝmurdiston, pro tio,
kion faris al mia patro.”
“Tio taŭgus” asertis
Ilirio.
Dani vidis aperontan
rideton ene de liaj diketaj lipoj, sed Viseris ne rimarkis tion.
La naŭ-tura domego de
Kal Drogo staris apud la golfetakvoj kaj havis altajn brikmurojn kovritaj el
klara hedero. Ilirio diris, ke tio estis donaco de la majstroj de Pentoso al la
kal. La Liberaj Urboj estis tiel
donacemaj kun la ĉevalsinjoroj.
“Ne temas pri ke ni
timas tiujn barbarojn” perridete eksplikis. “La Lumsinjoro defendus la murojn
de nia urbo kontraŭ miliono da dozrakoj, aŭ tion la ruĝaj pastroj asertas. Tamen, kiukaŭze elmeti sin al la risko, kiam
anstataŭ oni povas la amikecon aĉeti malmultekoste?”
La palankero haltis
antaŭ la domegeniro kaj unu el la domaj gardistoj subite superigis la
kortinojn. Li havis krupran haŭton kaj migdalan dozrakan okularon, sed razitis
kaj surhavis la pintan bronzan kapŝirmilon de l’ Senmakuloj. Li rigardis ilin
malvarme. La majstro Ilirio gruntis ion en la dozraka; la gardisto respondis
sammaniere kaj indikis, ke ili trairu la pordon.
Dani rimarkis, ke ŝia
frato havis la manon tremantan sur la tenilo de la alies glavo. Ŝajne li estis
tiel tima, kiel ŝi.
“Impertinenta eŭnuko”
Viseris flustris. La palankero removiĝis kaj aliris la domon.
“Estos multaj gravuloj
en la festo ĉi-nokte.” La vortoj de Ilirio estis mielo. “Estas uloj havantaj
malamikojn. La kal devas defendi la
invitulojn, speciale vin, Moŝto. La Uzurpanto sendube pagus multe kontraŭ via
kapo”.
“Jesja” Viseris ombre
ankaŭis. “Oni jam provis pli ol unufoje. Iliaj murdistoj sekvas nin ĉien, tien
ni iras. La lasta drako mi estas, kaj ili ne dormos pace ĝis mia morto.”
La palankero
malrapidiĝis kaj haltiĝis. Iu forkortenis kaj sklavo oferis sian manon al Dani
helpi ŝin eliri. Dani rimarkis, ke sia kolumo estis bronza. Ili akompanis ilin
en bonvenigejon kun vitro montranta la Malbenon de Valirjo. Laŭlonge de la
muroj oni brulis oleon sur lampoj el nigra fero. Eŭnuko sub vegetstila ŝtonarko
anoncis ilian alvenon.
“Jen Viseris de la
familianaro Targariano, la tria” proklamis alte kaj klare, “andal- kaj
rojnar-reĝo kaj de l’ Unua Homoj, sinjoro de la sep Reĝlandoj kaj
Reĝprotektanto. Jen lia fratino Daeneris Ŝtorma, reĝidino de Drakŝtono. Kaj jen
sia honora gastiganto, Ilirio Mopatis, majstro de la Libera Urbo de Pentos.”
Ili pasis apud la eŭnuko
irante korten je muroj klaraj. La lunlumo farbis la foliojn oste kaj arĝente en
la tempo la invititoj pasis antaŭ ili. Multaj el ili estis dozrakaj sinjoroj de
ĉevaloj, grandkorpaj ruĝhaŭtaj viroj, kiuj portis longajn lipharojn kun metalaj
aneloj kaj nigrajn oleitajn, plektitajn, sonorilplenajn hararojn. Sed inter ili
estis ankaŭ perfortuloj kaj merkatistoj pentaj, miraj kaj tiroŝaj, ruĝa pastro eĉ
pli dika ol Ilirio, harkovritaj viroj de la Haveno de Ibeno kaj sinjoroj de la
Someraj Insuloj, kies ebanan haŭton Dani mirinde rigardis… kaj subite,
temortremante, ŝi eksciis, ke ŝi estis la ununura virino tie.
“Jen tri sangrajdantoj
de Drogo” Ilirio murmuretis al ŝi, sin kliniĝante al ili. “La staranto apud la
kolumno estas Kal Moro, kun lia filo Rogoro. La verdbarbulo estas la frato de
la arkonto de Tiroŝo kaj la malantaŭa estas S-ro Jora Mormont.”
“Ĉu kavaliro?” Daeneris
demandis. Ŝi interesiĝis pri la lasta nomo.
“Ĝuste.” Ilirio ridetis
trans la barbo. “Li estis baptita per la sep oleoj en la Suprema Preĝejo.”
“Kion li farantas
ĉi-tie?”
“La Uzurpanto volis
ekzekuti lin” Ilirio diris al ili. “Ia negrava malkonsento. Mi kredas, ke li
vendis kelkajn kontraŭleĝajn ĉasistojn al tiroŝa sklavisto anstataŭ doni ilin
al la Noktogardo. Jen neniala leĝo. Ĉiu povu fari ĉion ajn en sia lando.”
“Mi volas paroli kun
S-ro Jora antaŭ la festofino” ŝia frato diris.
Dani surpriziĝis al ŝi
mem scivole rigardante tiun vizarulon de la sama lando kiun ŝi ne konis kaj la
majstro Ilirio enmetis malsekan manon en la malvestan ŝultron.
“Venu, kara reĝidino”
susuris. “Jen la kal persone.”
Dani volis fuĝi kaj
kaŝiĝi, sed ŝia frato rigardis ŝin. Ŝi konsciis, ke se ŝi malplaĉus al li, la
drako vekiĝos. Ŝi turniĝis timege kaj rigardis la viron kiu, se Viseris
sukcesus, svatos ŝin antaŭ la noktofino.
‘La juna sklavistino
pravis’ pensis. Kal Drogo estis je unu mano pli alta ol la plej altulo de la
ejo, sed sia paŝado estis malpeza, tiel eleganta, kiel la pantero de la privata
bestiejo de Ilirio. Li estis ankaŭ pli juna ol la penso de Dani: li ne estis
pli ol tri-dek-jara. Li havis haŭton samkiel polurita kupro kaj vidigis orajn
kaj bronzajn anelojn sur la lipharo.
“Mi devas ensaluti” la
majstro diris. “Esperu ĉi-tie. Mi diros al li, ke venu.”
“Ĉu vi vidis la
harplekton, franjo?” demandis Viseris kiam Ilirio iris for brektenegante ŝin
tro forte, ke li vundis ŝin.
La plekto de Drogo estis
nigra kiel nokto, banita je aromemaj oleoj kaj dekoritaj plene da soniloj mole
tintantaj ĉiufoje li moviĝis. Ĝi pendiĝis malsupre de la talio, eĉ pli malsupre
de la gluteoj kaj la pinto tuŝis la malantaŭo de la kruro.
“Ĉu vi vidas kiom longa
ĝi estas?” daŭrigis Viseris. “Kiam dozrako estas venkita dumbatale, oni tranĉas
la plekton, por ke ĉiu konu sian honton. Li estas la reenkarniĝo de Aegon
Draksinjoro, kaj vi estos lia reĝino.”
Dani spektis Kal Drogo.
Li havis severan, malkompateman vizaĝon, kun okularo tiel malvarma kaj malklara
kiel onikso. Ŝia farto timigis ŝin fojfoje, kiam ŝi vekigis la drakon, sed ne
tiele.
“Mi ne volas esti lia
reĝino” oni aŭdis per malforta, falanta voĉo. “Bonvolu, bonvolu, Viseris, mi ne
volas. Mi volas reiri hejmen.”
“Ĉu hejmen?” Li ne
altigis la voĉon, sed la koleron li vomis al ŝi. “Kiumaniere ni revenos hejmen,
franjo? Ili ŝtelis nian hejmon!” Li flankenmetis lin, for de la alies rigardo
dum profundigis siajn fingrojn en sia knabinan haŭton. “Kiel ni reiros?”
ripetis pensante pri Reĝhaveno kaj Drakŝtono, kaj pri la tutan landon ili
perdis.
Dani nur priparolis la
ĉambrojn de la domo de Ilirio, kiuj sendube ne estis ŝiaj, sed ŝi havis nenion
pli. Ŝia frato ne pensis pri tio. Tie malhavis ian hejmon. La domego de ruĝa
pordo estis neniel ties hejmo. Li tenegis ŝin eĉ pli forte peti respondon.
“Mi ne scias” Dani fine
diris kun ŝirita voĉo, larmoplena.
“Mi ja scias” li
tranĉis. “Hejmen ni revenos kun militistaro, franjo. Per ties de Drogo. Kaj, se
tiucele vi devas edziniĝi kaj gedormi kun li, vi faros tion” ridetis. “Se indus,
mi lasus al ĉiu lia kalasaro fiki
vin, franjo, la kvar-dek-milo da homoj unu post la alia, kaj ankaŭ la ĉevaloj,
se ĉi-tiel mian armeon mi povus havi. Danku, ke estas nur Drogo. Tra l’ tempo
vi eble ŝatos lin. Ek, sekigu viajn okulojn. Ilirio venigas lin ĉi-tien kaj mi
ne volas, ke li vidu vin plori.”
Dani turniĝis kaj vidis,
ke tio veris. La majstro Ilirio, ege ridetema kaj laŭdema, kuniris al Kal Drogo
ĝis ili. La neaperintajn larmojn ŝi sekigis per la mano.
“Ridetu” Viseris maltrankvile
bruetis kun la mano en la glavtenilo. “Kaj surpiediĝu. Lasu lin vidi viajn
mamojn, kvankam ili ja mankas al vi eĉ ĉi-tiel.”
Ridetis kaj ekstaris
Daeneris.
No hay comentarios:
Publicar un comentario