“Ni revenu” petis Gared
dum la arbaroj pli kaj pli malklariĝis. “Sovaĝoj mortis.”
“Ĉu vi timas mortojn?”
demandis S-ro Gŭajmar Rojs sugestante nur per rideto.
“La mortoj jam mortis”
respondis Gared. Li ne falis en la kaptilon. Li estis maljunulo pli ol
kvin-dek-jara kaj videntis multajn junajn sinjorojn tien kaj reen. “Ni parolos
nenion kun ili.”
“Ĉu ili vere mortis?”
Rojs molis. “Kian pruvon ni havas?”
“Vil vidis ilin” diris
Gared. “Se li diras, ke ili ja mortes, mi ne bezonas plie.”
“Mia patrino diris, ke
la mortoj ne kantas kantojn” partoprenis Vil. Li scis, ke iumomente ili enmetis
lin en la diskuton. Espereble neniam.
“La samon mia
guvernistino diris, Vil” kontraŭis Rojs. “Neniam fidu je tio, kion virino
diras, kiam oni apudas ŝia mamo. Eĉ dank’ al mortoj oni povas lerni ion.” Lia
voĉo sonis tro laŭte en la arbarnoktiĝo.
“Estas granda vojo
farota” jenigis Gared. “Ok tagojn, eĉ eble naŭ. Kaj noktiĝas.”
“Kiel ĉiuj tagoj
ĉi-hore” diris S-ro Gŭajmar Rojs post rigardeti la ĉielon. “Ĉu vi timas la
mallumon, Gared?”
Vil rimarkis la malpacon
ĉirkaŭ la buŝo de Gared kaj la furiozecon malliberatan en liaj okuloj, en la
nigra ĉapuĉo de la mantelo. Gared aniĝis en la Noktogardon kvar-dek jarojn, la
plej parto de lia infaneco kaj tutan sian adoltecon, kaj malofte oni mokis lin.
Tamen tio ne estis ĉio. Vil sentis ankaŭ ion pluan en la maljunulo, krom la
vundita fiereco. Tension kvazaŭ timan oni sentis el li.
Ankaŭ Vil kunhavis tiun
maltrankvilecon. Li estadis kvar-dek jarojn en la Muro. La unuan fojon, kiam
oni sendis lin transe, li memoris la malnovajn rankontojn kaj naŭzis. Li poste
ridis prie. Jam estis cent-esplorada spertulo kaj ne timigis lin la senfina
etendaĵo da malklara pluvarbaro, nomita la Sorĉa Arbaro.
Ĝis tiunokte. Estis io
malsama tiunokte. La malklareco havis econ, kiu harstarigis lin. Rajdadis ili
naŭ tagojn norden, norokcidenten, kaj ree norden, ĉiam malproksimiĝante el la
Muro, sekvante savaĝajn sturmantojn. Ĉiu tago estis pli malbona ol la lasta kaj
tiu la plej bona. Norda glaciega vento blovis kaj kantigis la arbojn kvazaŭ ili
havis propan vivon. Dum la tuta tago Vil sentis sin sekvate, de io malvarma kaj
senkompata volanta nenian bonon por ili. Ankaŭ Gared sentis tion. Vil ja volis
nur rajde tutrapide en la sekurecon de la Muro, sed estis sento ne direbla al
lia komandanto.
Kaj eĉ ne kun tia.
S-ro Gŭajmar Rojs estis
la malplej aĝa filo de malnova familianaro kun tro da heredantoj. Li estis
dek-oka, bonaspekta, grizokula, ĝentila kaj tranĉile svelta kiel junulo.
Rajdante lian egan nigran ĉevalon staris tre pli supra ol Vil kaj Gared, sur
malgrandaj, bonkorpaj ĉevaloj tie taŭgaj. Li surhavis nigraledajn botojn kaj
lanan nigran pantalonon, talpajn gantojn kaj bonan mallarĝan maŝkirasan jakon
sur vestaĵojn lannigran kaj ledan. S-ro Gŭajmar estadis malpli ol duonjaron
kiel Ĵurata Frato de la Noktogardo, tamen sendube pretiĝis bone por sia laboro.
Almenaŭ pri la vesto.
La mantelo estis sia
trezoro: zibela, larĝa, mola kaj nigra kiel karbo.
“Mi vetas, ke li murdis
knabinojn per siaj propaj manoj” diris Gared en la barakoj dum li trinkis vinon.
“Certe nia granda batalanto forprenis kapetojn li mem”.
Ĉiu ridis.
‘Malfacilas obei viron,
kiun oni mokas drinkante’, priprensis Vil skuante rajde. Gared certe pensis same.
“Mormont diris, ke ni
sekvu spurojn, kaj ni faris tion” diris Gared. “Ili mortis; ne ĝenos nin ree. Farotas
senkompata voj’. Tiu veter’ ne plaĉas al mi. Se ekneĝas, ni malfruos dek-kvin
tagojn reveni, kaj neĝ’ estas la plej bonan ni trovos. Vidis jam glaciŝtormon,
moŝto?”
La juna sinjoro ŝajne ne
aŭskultis lin; rigardis la kreskantan mallumon per tia sia rigardo, iel enua
kaj malkoncentra. Vil rajdadis sufiĉe da tempo kun la kavaliro por scii, ke pli
bone ne interompi lin tiam, kiam tiel montriĝis.
“Rakontu denove tion,
Vil. Tre detale. Lasu neniom da detaloj.”
Vil estis ĉasisto antaŭ
aniĝi la Noktogardon. Fakte, li estis ŝtelĉasanto. La liberaj rajdantoj de la
Malisteroj kaptis lin kun sangaj manoj en la malisteraj arbaroj, senhaŭtigante
malisteran cervon, kaj tiele oni devigis lin elekti aŭ
vesti nigre aŭ perdi la manon. Estis neniu, tiel silente movema tra l’arbaro
kiel Vil kaj la nigraj fratoj profitis tion.
“Kampadej’ estas tri
kilometrojn antaŭen, post tiu krutaĵ’ ” diris Vil. “Mi proksimiĝis tiom, kiom
mi povis. Estis ok, viroj kaj virinoj. Ne infanoj, almenaŭ neniun mi vidis.
Estis ia tendo kontraŭ rok’. Neĝo jam kovris preskaŭ ĉion, sed ne vidis ĝin.
Neniun fajron, sed la lokon, kie estis unu antaŭe, oni povis vidi. Neniu
moviĝis; mi vidis ilin delonge. Neniu vivaĵ’ estas tiagrade kvieta.”
“Ĉu sango?”
“Tutvere ne” konfesis.
“Armiloj?”
“Neniu glav’, iomaj
pafarkoj… Viro havis hakilon. Je duobla tranĉrando, pezan, bonan feraĵon. Estis
en grund’, apud sia man’.”
“Ĉu vi memoras kian
sinteniĝon la korpoj havis?”
“Duopo sidis dorse al rok’
” Vil ŝultrumis. “La plej parto estis falinta en grundon. Iel falitaj.”
“Aŭ dormitaj” Rojs
sugestis.
“Falitaj” insistis Vil.
“Estis virino sur tamarinda arbopinto, malkaŝita interfake. Gardistino”
ridetis. “Mi atentis, ke ŝi ne vidu min, sed proksime de tiu persono mi trovis
ŝin ankaŭ senmova”. Li tremis.
“Ĉu vi malvarmas?”
demandis Rojs.
“Iomete” Vil flustris. “Pro
la vent’, moŝto”.
La juna kavaliro
turniĝis antaŭ la gardisto grizhara. La folioj faligitaj el la arboj fare de la
frosto marŝis murmurantaj apudili kaj la ĉevalo de Rojs movis, maltrankvila.
“Kio mortigis tiujn
homojn, vie, Gared?” demandis Sinjoro Gŭajmar iom malzorge. Li alĝustigis la
longan martesan martelon.
“Malvarmo” reagis Gared
per fera certeco. “Mi vidis virojn glaciitajn lastvintre, kaj ankaŭ dum la
antaŭa, kiam mi preskaŭ infanis. Ĉiu parolas pri dek-kvin-alta neĝ’, kaj kiel
la glacia vento alvenas ululante el la Nordo, sed jen la plej grava malamiko:
la malvarmo. Tio ĵetas sin sur unu pli silenta ol Vil; unue oni ektremas kaj
siaj dentoj baraktas, oni piedbatas en grundon kaj revas pri varma vino kaj
bona fajraĵo. Kaj tio bruligas, ho, jesja, bruligas. Estas nenio pli bruliga ol
malvarm’. Sed nur dum temp’. Poste tio eniras onin kaj ekinvadas ĉien kaj forigas
nian kontraŭfortojn. Unue oni malfortas aŭ dormemas; ĉio nebuliĝas kaj poste
estas kvazaŭ oni subakviĝi en mezvarman laktomaron. Iel tre konforte.”
“Kia bonparoleco” S-ro
Gŭajmar pririgardis. “Mi ne imagis, ke vi sprimis tiumaniere.”
“Ankaŭ mi havis enan
malvarmon, juna sonjoro.” Gared malsuprenmetis la kapuĉon, por ke S-ro Gŭajmar
bone vidu la stumpojn de havitaj oreloj. “Du oreloj, tri piedfingroj, kaj la
maldesktran etfingron. Mi iomete sukcesis. Oni trovis mian fraton tute glaciitan
dum sia gardado, ridantan.
“Ŝirmu pli” S-ro Gŭajmar
diris.
Gared rigardis la junan
sinjoron kaj la cikatroj ĉirkaŭ la oreloj ruĝiĝis, tie, kie majstro Aemon
deprenis la orelojn.
“Oni vidos kiom vi povos
mem proktekti kiam vintros.” Li
suprenmetis la kapuĉon kaj malrektiĝis sur la rajdado, malbrue kaj maldolĉe.
“Nu, se Gared diras, ke la
kial’ estes malvarmo…” komencis Vil.
“Ĉu vi gardis
ĉi-semajne, Vil?”
“Ne, sinjoro”. Ĉiu
semajno estis deko da fekaj gardadoj. Kion li volis eltrovi?
“Kaj kiel estis la Muro?”
“Ĝi ploris” diris Vil
kuntirante la brovojn. Nun ĉar la juna sinjoro montris ĝin, tio klaris. “Se la
Muro plorantis, ne eblis frostiĝi. Mankis sufiĉe da malvarm’.”
“Jen sagacul’ ” kapjesis
Rojs. “Frostis kaj blovis lastsemajne, sed neniam estis tiom da malvarm’, por
ke ok adoltoj mortu. Lasu mi memorigi vin, ke ili estis homoj ledvestitaj,
proksimaj de rifuĝejo kaj kapablaj krei fajraĵon.”La rideto de l’ kavaliro
estis memfida. “Irigu nin tien, Vil. Mortojn mi volas vidi per miaj propaj
okuloj.”
Tiam estis neniu
priparolaĵo. La ordon li ordonos, kaj la honoro ebligis obei.
Vil malfermis la vojon
per malordigita ĉevalo kaj elektis saĝe la marŝojn inter la florado. Lastanokte
falis eta neĝado kaj estis ŝtonoj, radikoj kaj malaltaĵoj kaŝitaj kaj atakontaj
kontraŭ malprudentuloj kaj malzorgantoj. Sekve estis S-ro Gŭajmar Rojs sur
granda nigra ĉevalo nervoze henanta; tiu virĉevalo ne taŭgis por esplormarŝado,
sed kiu dirus tion al la juna sinjoro? Gared fermis la grupon. La maljunula
gardisto flustradis al si dum la rajdado.
Noktiĝis. La pura ĉielo
purpuriĝis kiel estinta batmakulo kaj samtempe negriĝis. Ekfaliĝis la steloj
kaj meza luno. Vil ene dankis tiun lumon.
“Ni certe povas iri pli
rapide” diris Rojs kiam la luno brilis ĉiele.
“Ne per tiu ĉevalo”
sedis Vil. La timo farigis lin insultanta. “Ĉu vi volas unue marŝi, moŝto?”
S-ro Gŭajmar Rojs eĉ ne
respondis.
Ie en la arbaro, lupo
hurlis.
Vil enmetis sian ĉevalon
en la lokon de tamarindnodo kaj elrajdis.
“Kial vi haltas?”
demandis S-ro Gŭajmar.
“Ni piediru la ceteron,
sinjoro. Ĝi proksimas, pretere tiu krutaĵo”.
Rojs bremsis kiamon kaj
rigardis foren pripensante. La vento inter la arboj blovis. La martesmantelo
skuis kiel vivanto.
“Jen malnormalaĵ’ ”
diretis Gared.
“Ĉu?” diris la juna
kavaliro per malrespektema rideto.
“Ĉu vi ne rimarkas?”
demandis Gared. “Aŭskultu la mallumon”.
Vil ja atentis tion. Li
estadis kvar jarojn en la Noktogardo kaj neniam antaŭe li havis tiom da timo.
Kio okazis?
“Vento. Arbarflustro.
Lup’. Kiu plej timas vin, Gared?”
Ĉar Gared ne respondis,
Rojs elrajdis belmaniere; kuniligis la ĉevalon en la plej malsupran fakon,
malproksime de l’ aliaj ĉevaloj kaj elingigis la longan glavon. La tenilo
fulmis kun brilo multekostaŝtona kaj la lunlumo verŝjane fluis tra la pura
ŝtalo. Tiu estis eksterordinara armilo, forĝita en la Kastelo, kaj novis. Vil
pensis, ke oni neniam uzis ĝin furioze.
“Jen tro kunaj arboj”
avertis. “Glav’ plektitos kun fakoj, sinjoro. Pli bone uzu tranĉilon.”
“Mi petos konsiliojn
kiam necesos” la junulo kontraŭis. “Estu ĉi-tie, Gared. Gardu la ĉevalojn.”
“Indos fari fajraĵon”
Gared elrajdis. “Mi okupiĝos.”
“Stultas, oldul’? Se
estas atakontoj en arbar’, ni malplej bone faru fajraĵon.”
“Kelkajn fajro forigos”
signalis Gared. “Ursojn, hŭargajn lupojn… kaj aliajn.”
“Neniu fajraĵo.” Sinjoro
Gŭajmar kunmetis la lipojn.
La kapuĉo de Gared
ombrigis sian vizaĝon, sed Vil rimarkis, ke li havis malmolan brilon en la
okuloj rigardantaj la ĉevaliron, Dum momento li timis, ke la maljunulo estis
elingigonta. Tiu estis mallonga kaj malbela glavo, kun glavo senkolora dank’ al
la ŝvito kaj frapoj de multaj jaroj; tamen Gared ne kredis je la vivo de tiu
junulo kaze ke Gared ekuzus ĝin.
“Neniu fajraĵo” Gared flustris
malsupren rigardante.
Rojs trovis ĝin obeon
kaj turniĝis.
“Gvidu min” li diris al
Vil.
Vil trairis arbareton
kaj supreniris deklivon ĝis la malgranda krutaĵo tie kie troviĝis avantaĝa kieo
apud gardiarbo. Sub la mallarĝa neĝmantelo la grundo malsekis kaj kotis, glota
plena je ŝtonoj kaj malkaŝitaj radikoj faligontaj iun. Vil neniel bruis
marŝante. Antaŭ lia korpo li aŭdis la tinton de maŝkiraso de la juna sinjoro,
la folikrakojn kaj la enajn damnojn ĉiufoje la glavo tuŝis iulokon kaj kroĉis
la mirinda martelon.
La grandega gardiarbo
estis ĉe la krestosupro, kie Vil memoris, kaj siaj fakoj pli malaltaj unu
metron el la grundo. Vil sin metis sur la neĝon kaj la koton kaj ŝovis ilin
spioni la klaretan dezerton kiu staris malsupre.
Li sentis korskuon. Li
ne bravis spiri dum momento. La lunlumo briligis la ebenaĵon, la fajrcindron,
la neĝkovritan tendon, la grandan rokon kaj la preskaŭ glaciitan rivereton. Ĉio
egalis ol antaŭ unu horo.
Ili tute malaperis: ĉiuj
la korpoj estis forigitaj.
“Gedioj!” aŭdis antaŭe.
S-ro Gŭajmar Rojs ĵus tranĉis fakon per la glavo; troviĝis apud la gardiarbo,
kun la glavo ankoraŭ manprenita kaj la mantelo movata de la vento. La steloj
nobelan vizaĝon videblan de iu ajn montrigis.
“Malleviĝu!” Vil petante
susuris. “Io malbonas”.
Rojs ne moviĝis. Li
rigardis la klaran dezerton ĉe la piedo de la krutaĵo kaj ekridis.
“Ŝajnas, viaj kadavroj
eliris el la kampejo!”
Mutiĝis Vil. Neniom da
vortoj li trovis mense. Tio estis neebla. Li pririgardis multfoje la kampejon
perokule. Ega duoblatranĉa batalhakilo restis ĵetita en la loko, kie lastafoje
li trovis ĝin. Bonkvalita armilo…
“Leviĝu, Vil” ordonis
S-ro Gŭajmar. “Jen neniu. Ne kaŝu trans arbeto.” Vil ne volonte obeis. S-ro
Gŭajmar malestime rigardis lin. “Mi ne malsukcesos dum mia unua esplorado nek
iĝos la ridemaĵo de la Nigra Kastelo. Ni trovos ĉiel ajn tiujn homojn.”
Ĉirkaŭrigardis li. “Supreniru tiun arbon. Ek, ek. Espereble fajron vi vidos.”
Vil turniĝis senvorte.
Estis senutile diskuti. La vento blovis kaj najlis en liajn ostojn. Li alvenis
apud la arbo, la grizverda gardiarbo kaj ekgrimpis. Li havis las manojn gluecaj
tiam, kiam li malaperiĝis tra l’ pinkudriloj. La timo pinĉis lian enon kiel
malbone digestita manĝaĵo. La flustris preĝon al la arbaraj gedioj kaj elprenis
ponardon el la ingo, kiun metis inter la dentojn suprenirante dumane. La malvarma
fergusto ian konsolon havigis al li.
Subite, la voĉon de la
juna sinjoro li aŭdis.
“Kiu estas?”
Vil detektis iom da
malsekureco malgraŭ la defia voĉtono; haltiĝis, rigardis, vidis.
La arbaro donis al li la
respondon: la folibruo, la glaciega fluo de la rivereto, la ululo de besto… La
Aliaj ne bruis.
Vil ion trovis per la
okulekstremo. Klaraj ombroj moviĝis tra l’arboj. Li kapturnis kaj vidis alian
blankan ombron en la mallumo, kiu tiumomente malaperis. La vento skuigis la
fakojn kaj skrapigis ilin unu kontraŭ la alian kun lignofingroj. Vil sopiris
por averti, sed la vortoj glaciiĝis ene de sia gorĝo. Eble li malpravis. Eble
estis nur birdo, neĝreflekso, lunluma iluzio. Ĉar, kion li vidis?
“Kie v’estas, Vil?”
demandis S-ro Gŭejmar malsupre. “Ĉu vidas ion?” Li marŝis singardeme kaj
kunglave. Eĉ li rimarkis ilian ĉeeston, eĉ sen ilin vidi. “Diru! Kial tiel
malvarme?” aldonis.
Tio estis vere:
malvarmegis. Vil, skuante, eĉ pli forte kunligiĝis al la fako. Li surmetis la
vizaĝon sur la arbosurfacon kaj sentis la dolĉan sukon en la vango.
Elde la arbara
malklareco eliris ombro. Ĝi stariĝis antaŭ Rojs, alta, tiel malmola kaj maldika
kiel oldaj ostoj, lakte palvizaĝa. Ĝia kiraso kolorŝanĝis ĉiufoje, kiam li
transiris ĉien ajn; iam kiel ĵusfalita neĝo, aliam nigra kiel la ombraro, aŭ
plaŭdita de la malklara arba grizverdeco. Po ĉiuj liaj pasoj, la ombraj, lumaj
ludoj dancadis estante lunlumo sur akvo.
Vil aŭdis la kielon S-ro
Gŭejmar Rojs eskapigis la spiron per serpenta sono.
“Ne proksimiĝu plu” diris
la junulo.
Li havis kriantan
infanan voĉon; forprenis antaŭen la longan martelon sur la ŝuldrojn liberi
brake ĉienmovi dum la batalo kaj prenis la glavon per ambaŭ manoj. Ĉesis la
vento. Estis ege, treege malvarme.
La Alia ŝovis antaŭen
piedsilente kaj portis longan glavon, kian Vil neniam vidis dumvive. Nenia homa
metalo partoprenis dum ĝia forĝado. Tiu estis diafana lunfulmo, kristalaĵo tiel
maldika, ke oni ne vidis ĝin unuangule. Tiu armilo eligis etan bluan brilon,
tiel fantoma, ke la rando papelbrumis. Vil sciis ial, ke tiu estis la plej
tranĉema el ĉiuj.
“Antaŭen, se vi volas!
Dancu!” S-ro Gŭejmar kuraĝe alfrontis ĝin .
Li altigis supre la
kapo, defia. La manoj skuiĝis pro la pezo, aŭ eble pro la malvarmo. Tamen Vil
pensis ke tiam li estis neniu knabo, sed tutvera Noktogardano.
La Alia haltiĝis. Vil
vidis ĝiajn okulojn: bluajn, pli malklarajn kaj bluajn ol nenies homokulo, je
bluo froste brulanta. Ĝi vidis la malstabilan glavon super la kapo de S-ro
Gŭejmar kaj kiel la ĉiela lumo trairis la metalon. Li esperetis dum momento.
La travidebla glavo hakis
la aeron.
S-ro Gŭejmar haltigis
ĝin ŝtale. Kiam estis kolizio, tiam oni ne aŭdis metalbruon kontraŭ alian
metalon; nur akran sonon, siblan, preskaŭ troaŭdeblan, same je dolorkrio de
besto. Rojs haltigis la duan frapon, kaj la trian kaj poste malantaŭeniris unu
paso. Okazis alia barakto kaj alia movado malantaŭen.
Al post li, ĉie dekstre
kaj maldektre, la rigardantoj pacience silentis, senvizaĝaj, ĉar la ŝanĝanta
bildo de siaj delikataj kirasoj nevidebligis ilin en la arbaro. Ili faris
nenian singon por montri esti iel agontaj.
La glavoj tuŝegiĝis foje
post foje, ĝis tiam, ke Vil volis kaŝi siajn orelojn proktekti sin de tiuj
teruraj veoj fare de ili. S-ro Gŭejmar jam anhelis pro tio; la sopiro iĝis
blankaj nuboj kun la luno. La glavklingo estis prujnita kaj tiu de la Alia blue
brilis.
Tiam, la kontraŭmovado
de Rojse alvenis ete malfrue. La maŝkuton la travidebla glavo tranĉis malsupre
la brako. La juna sinjoro dolore kriis. La sango ŝpruĉis el la ringetoj; ili
estigis vaporon meze de tiu malvarmejo kaj la gutoj estis flamoj irontaj en la
neĝon.
La Alia diris ion
sialingve kaj Vil ne komprenis: la voĉo estis glacikrako en vintra lako kaj la
vortoj estis mokaj.
“Por Roberto!” kriis
S-ro Gŭejmar Rojs provante bravi.
Tiel marŝis tien rore,
havanta glacian glavon ambaŭmane kaj forpelante sian pezon per atako el angulo
grunda. La Alia bremsis ĝin per movado ŝajne facila.
Kiam la klingoj kuniĝis,
tiumomente la ŝtalo ege rompiĝis.
Krio vekis eĥojn en la
nokta arbaro kaj la glavrestaĵoj forpafiĝis kontraŭ kudrilpluvo. Rojs
surgenuiĝis krie kaj kaŝis siajn okulojn; la sango eliris el la fingroj.
La rigardantoj tiam
samtempe antaŭiris, kvazaŭ ordonitaj. La glavoj altiĝis kaj malaltiĝis dum
morta silento. Tiu estis malfuriozeca masakro. La travideblaj klingoj eniris la
maŝkuton kiel silko. Vil fermis la okularon. Malsupre oni aŭdis voĉojn kaj
malmolajn ridojn glaciaĵajn.
Kiam li kuraĝiĝis ree
rigardi, longa tempo pasis kaj la krutaĵo malplenis.
Li restis en la fakoj;
ne povis spiri. Dume, la luno ŝovis en la nigra ĉielo. Fine, kun rigidaj
muskuloj kaj fingroj tuŝitaj de malvarmo, li decidis malsupreniri.
La kadavro de Rojs kuŝis
vizaĝmalsupre, kun la brako enlongita. La larĝa martesa martelo estis desŝirita
multloke. Tie kuŝita, mortita, oni vidis plej klare, ke estis nur knabo.
Infano.
Li trovis kelkajn
metrojn for la glavrestaĵon, kun la pinto rompita kaj tordita kvazaŭ arbo en
kiun fulmo falas. Vil surgenuiĝis, ĉirkaŭrigardis saĝe kaj elprenis ĝin. La
glavo estos la pruvo necesota. Gared scios tion, kion tio signifos kaj se ne,
la malnova urso Mormon aŭ eble la majstro Aemon. Ĉu Gared estus esperanta kun
la ĉevaloj? Li rapidu.
Vil leviĝis kaj S-ro
Gŭajmar Rojs staris apude li.
Liaj luksaj vestaĵoj
estis fiaĵoj kaj la vizaĝo sangita masko. Li enhavis akran eron de lia glavo
metitan en sia blanka, blinda pupilo de la maldekstra okulo.
La dekstra estis
malfermita. La pupilo brulis per blua brilo: vidis.
La rompita glavo
forfalis el la fingroj. Vil malfermis la okulojn preĝi. Longaj, elegantaj manoj
karesis lian vangon kaj fermiĝis ĉirkaŭ lian gorĝon. Ili vestis je bonkvalita
talphaŭto kaj gluecis pro la sango, sed la tuŝo estis glacie malvarma.
No hay comentarios:
Publicar un comentario