La tago
sunleviĝis frideta kaj klara, kun viviga malvarmo markanta la vintrofinon. Ili
ekmarŝis aŭrore por vidi la senkapigon de viro. Ili estis dudek entute, kaj
Bran apude rajdadis maltrankvile kaj ekscitite. Ĝi estis la unua fojo, kiam oni
konsideris lin sufiĉe adolta por kuniri kun sia patro kaj fratoj spekti la
justecon de la Reĝo. Ĝi estis la naŭa somerjaro kaj la sepa de Bran.
Oni elprenis
la viron el malgranda montetfortikaĵo. Rob pensis, ke temis pri savaĝo aliĝinta
kun Mans Rajder, la Reĝo-preter-la-Muro. Tio faris al Bran timan, ganseran
haŭton; memoris tre bone la rankontojn kiujn diradis la Avinjo apud la fajrejo.
La savaĝoj estis kruelaj, sklav-, murd- kaj ŝtelistoj.
Ili sekkuniĝis
kun gigantoj kaj insidemaj spiritoj, prenis geinfanojn el la luliloj, trinkis
sangon per poluritaj bovloj, kaj iliaj virinoj gedormadis kun la Aliaj dum la
Longa Nokto por naski abomenajn mezhomidojn.
Sed la homon,
kiun li vidis mane kaj piede ligita, estis maljuna kaj ostaĉa, iom pli alta ol
Rob. Li perdis dum frosto ambaŭ orelojn kaj fingron kaj vestis nigre, kiel ano
de la Noktogardo, kvankam la ledojn li surhavis estis malpuraj kaj disŝiritaj.
La spirado de
la viro kaj la ĉevalo vapornube miksiĝis kiam lia patro igis tranĉi la ligaĵojn
de la viro apud la muro kaj oni trenis lin ĝis li. Rob kaj Jon restis
rajdantaj, senmova, elstare, dum Bran, sur ĉevaleto, provŝajnis esti pli ol
sep-jara kaj ke ĝi ne estis la unua fojo, ke li vidis tian. Malpeza venteto
blovis la fortikaĵpordon. La standardo de la Starkoj supre ondadis: huarga lupo
kuranta en glacikolora kampo.
La patro de
Bran solene staris rajdante sian ĉevalon, kun sia longa bruna haro. Li havis la
barbon tre mallonga, plena da grizaj hararo, kiu maljunigis lin kompare de liaj
tri-dek-kvin jaroj. Li havis tiutage severan mienon kaj neniel ŝajnis la viro,
kiu dumnokte sidis apud la fajro kaj parolis molvoĉe pri la Aĝo de l’Herooj kaj
la Arbargeinfanoj. Bran pensis, ke li deprenis la vizaĝon de sia patro kaj
enmetis tiun de s-ro Stark.
Estis tiumatene demandoj kaj respondoj,
sed li poste ne memoros kion oni diris. Fine lia patro ordonis kaj du gardistoj
elprenis la ĉifonulon ĝis tamarindostumpo de la placocentro. Ili devigis lin
meti la kapon sur la malmolan nigran arbaĵon. S-ro Stark elrajdis kaj Zeon
Grejojo, lia zorgato, alprenis al li la glavon. Ĝi nomiĝis Glacio, tiom longa
kiel virmano kaj vertikale eĉ pli alta ol Rob. La klingo estis je valirja
ŝtalo, forĝita per sorĉo kaj nigra kiel fumo. Nenio havis randon similan ol
valirja ŝtalo.
Lia patro
deprenis la gantojn kaj disponigis ĝin al Jori Kaselo, la gardistestro de sia
familianaro. Li svingis Glacion per ambaŭ manoj.
“Je la nom’ de
Roberto el la familianaro Baracjono la 1-a, andalo- kaj rojnar-reĝ’ kaj la unua
homoj, s-ro de la Sep Reĝlandoj kaj Landoprotektando, kaj pere de ordo de
Edvardo el la familianaro Starko, s-ro de Vintrujo kaj Nordgardisto, mi kondamnas
vin morti.”
Li levis la
glavegon super la kapo.
“Kontrolu la
ĉevaleton”, diris Jon Neĝo, lia bastarda frato, al Bran, proksime de li. “Kaj
ne deturnu la rigardon. Patro rimarkos tion.”
Bran kontrolis
la ĉevaleton kaj ne formetis la rigardon.
Lia patro
tranĉis la kapon al la viro unufrape, nedubante, sekure. La sango, ruĝa kiel
somera vino, banis en la neĝon. Unu el la ĉevaloj altiĝis kaj indis teni ĝin el
la kondukiloj por ke ĝi ne fuĝu rajde. Bran ne povis ĉesrigardi la sangon. La
neĝo ĉirkaŭanta la arbaĵon avide trinkis ĝin kaj ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj.
La kapo resaltis
kontraŭ dika radiko kaj restis rulanta. Ĝi haltis sur la piedojn de Grejojo.
Zeon estis dek-naŭ-jara knabo, dika kaj bruna, kiu ĉiel amuziĝis. Li ridis kaj piedbatis la
kapon.
“Stultul’ ”
murmuris Jon sufiĉe malalte voĉe, por ke Grejojo ne aŭdu la komenton. Li metis
la manon en la ŝultron de Bran, kiu suprenrigardis al sia bastarda frato kaj
solene diris: “Vi agis tre bone.”
Jon estis
dek-kvar-jara kaj jam ĉeestis la justecon.
La longan
vojon Vintrujen ŝajne estis pli malvarme, kvankam la vento jam ĉesis kaj la
suno brilis alte en la ĉielo. Bran rajdis apud siaj fratoj, kiuj marŝis je
longa distanco antaŭ la grupo, spite al la ĉevaleto klopodanta sekvi ilin.
“La dizertint’
brave mortis” diris Rob. Li estis forta kaj impona, kaj laŭokule
kreskis; li havis la klaran haŭton de sia patrino kaj ankaŭ la brunan hararon
kaj la bluajn okulojn de la Tuljoj de Riverlando. “Li almenaŭ havis kuraĝon.”
“Ne” diris Jon
per trankvila voĉo. “Tio ne estis kuraĝo. Li estis duonmorta je tim’. En liaj
okuloj oni vidis tion, Starko.”
La okuloj de
Jon estis tiaj grizaj, ke ŝajnis nigraj kaj rimarkis ĉion. Li estis pli-malpli
samaĝa ol Rob, sed ili neniel similis. Jon estis svelta kaj Rob muskola; li
estis bruna dum la alia ruĝhara; li estis lerta kaj malpeza dum lia mezfrato
estis forta kaj rapida.
“La Aliaj
prenu liajn okulojn!” sakris Rob neimpreseme. “Li mortis kiel vir’! Ĉu kuri
ponten?”
“Mi kunsentas”
jesis Jon spronante.
Rob resakris
kaj eksekvis lin kaj kune rajdis malsupren la vojon. Rob marŝis ridante kaj
provokante lin kaj Jon galopis silente kaj koncentre. La ĉevalhufoj levis
neĝnubojn.
Bran ne
provsekvis ilin. Lia ĉevaleto ne povis marŝi tiel. Ankaŭ li rimarkis la okulojn
de la diŝirito kaj memoris ilin. Post tempeto la rido de Rob foriĝis kaj la
arbaro ree silentiĝis.
Li estis tiel
ene siaj pensoj, ke li ne aŭdis, ke la grupresto estis atinginta lin ĝis tiam,
kiam sia patro antaŭiris por rajdi apud li.
“Ĉu vi fartas
bone, Bran?” demandis sen manko da dolĉeco.
“Jes, patro”
respondis Bran. Li suprerigardis. Lia sinjora patro, ledvestita, rajde de lia
militĉevalego, staris apude kiel giganto. “Rob diris, ke tiu vir’ mortis brave,
sed Jon male kredas, ke li timis.”
“Kaj vi, kion
vi kredas?”
“Ĉu vir’ povas
bravi kiam li timas?”
“Ĝi estas nura
momento kiam li povas” diris lia patro. “Ĉu vi komprenas kial mi faris tion?”
“Li estis
savaĝul’. Ili ostaĝigas la virinojn kaj vendas ilin al la Aliaj.”
“Aviĉjo
rankontis ree historiojn al vi” diris lia patro ridete. “Fakte, tiu viro rompis
sian ĵuron: li eliĝis el la Noktogardo. Ne estas pli danĝera ul’. La dezertanto
scias, ke, se oni prenas lin, li mortos, do li ne haltos antaŭ nenia krim’ ne
grave ĝia malboneco. Sed vi ne komprenis min. Mi ne demandas al vi kial la vir’
devis morti, sed kial mi mem devis ekzekuti lin.”
“La reĝo
Roberto havas mortigistojn” diris Bran malsekure. Li ne havis la respondon.
“Prave”
agnoskis lia patro. “Sammaniere ol la Targarjanoj regintaj antaŭ li. Sed nia
kostumoj estas la malnovaj. La sang’ de la unuaj homoj estas ene de la vejnoj
de la Starkoj kaj ni kredas, ke vir’ diktanta sentencon estas vir’ sviganta
glavon. Se vi deprenus la vivon de viron, vi havas devon por li, kaj tio estas
rigardi liajn okulojn kaj aŭskulti liajn lastajn vortojn. Se vi ne toleras
tion, eble tiu viro ne estas mortigenda. Iun tagon vi estos la standardisto de
Rob, havos propajn landojn kaj defendos ilin je la nomo de via frato kaj via
reĝo, kaj vi devos fari justecon. Kiam alvenos tiu tago, ĝi ne plaĉos al vi,
sed vi ne devos formeti rigardon. La reganto kaŝanta malantaŭ pagitaj murdistoj
baldaŭ forgesas tion, kio’stas morto.”
Tiu momente
Jon reaperis en la montetaltaĵo stariganta antaŭ ili.
“Patro, Bran,
venu, rapide! Rigardu tion kion Rob trovis!” kriis brakskuante kaj ree
malaperante.
“Ĉu estas
problem’, sinjoro?” Jori demandis, kiu alproksimiĝis al ili rajde.
“Certe”
respondis la patro. “Bone, ni vidos kian novan demonetaĵon
faris miaj filoj.”
Lia ĉevalo
ektrotis. Jori, Bran kaj la aliaj sekvis lin. Rob estis en la norda punkto de
la ponto kaj Jon estis sur la ĉevalo, apude. La neĝoj de la lasta parto de la
somero multiĝis tiun lastan lunon. Rob estis enprofundiĝanta en la neĝon; li
ĵetis antaŭen la kapuĉon kaj la suno ŝiris brilaĵojn el sia hararo. Li estis
lulanda ion en sia brako kaj la du knaboj interparolis flustre kaj emocie.
La rajdantoj
singardeme antaŭiris tra la neĝblovitaj montetoj serĉante la solidajn punktojn
en tiu malklara kaj malnormala kieo. Jori Kasel kaj Zeon Grejojo estis la unuaj
alvenantoj apude de ili. Grejojo ridis kaj mokis dum la rajdado. Bran aŭdis
lian dronitan krion.
“Gedioj!” eskapis
el Grejojo, samtempe sian ĉevalon provis kontroli kaj elengiĝi.
“For de tio,
Rob” kriis Jory, kiu jam manipulis sian glavon kun la besto maltrankvilita.
“Ŝi ne vundos
vin, Jori” diris Rob per rideto dum suprenrigardis el tio, kion havis en la
brakoj. “Ŝi mortis”.
Tiam Bran jam
estis puŝata de scivolemo; spronis la ĉevaleton, sed lia patro igis lin marŝe
piede proksime de la ponto. Bran salte malsupreniris kaj kuris tien.
Ankaŭ Jon,
Jori kaj Zeon Grejojo jam elrajdis.
“La sep
inferoj, kio estas tio?” demandis Grejojo.
“Jen lup’ ”
diris Rob.
“Monstro” kontraŭdiris
Grejojo. “Kia grandec’!”
La koro de
Bran rapidege batis. Li trairis li tra grandaj neĝkovritaj montetoj ĝis sia
talio por iri kun sia frato.
Estis morta
aĵo, grandega kaj malluma, mezenterigita en la neĝo malpurigita je sango. La
abunda griza hararo estis plena da glacikristaloj kaj la putriga fetoro
ĉirkaŭis ĝin kiel virinparfumo. Bran atingis vidi blindajn okulojn kie rampadis
vermoj kaj buŝo plena da flavaj dentoj. Sed tio kio pli imponis lin estis la
grandeco. Ĝi estis pli granda ol lia ĉevaleto, duobla ol la plej granda
spurhundo de la hundejo de lia patro.
“Tio estas
neniu monstro” diris Jon kviete. “Jen hŭarga lupin’. Ili estas tre pli grandaj
ol niaj lupoj”.
“Ekde antaŭ
du-cent jaroj oni vidis neniun hŭargon sude de la Muro”.
“Vi vidas unu
nun” diris Jon.
Bran atingis
forrigardi la monstron. Nur tiam rimarkis pri la longaĵo en la brako de Rob. Li
emocie kriis kaj alproksimiĝis. La hundido ne esti alia afero ol griz-nigra
pilketo kiu ne malfermis ankoraŭ la okulojn. Ĝi bebis blinde en la bruston de
Rob serĉante lakton en la ledfaldojn de lia vestaĵo, ĉiam ploretante.
“Ek” diris
Rob. “Tuŝu ĝin, nenio okazas.” Bran faris maltrankvile rapidan kareson kaj
turniĝis kiam aŭdis Jon ree.
“Prenu ĝin”. Lia
mezfrato metis hundidon en siajn brakojn. “Estas kvin.”
Bran sidis sur
la neĝon kaj metis la besteton sur la vizaĝon. Ĝi havis molan kaj varman
hararon kiu karesis lian vangon.
“Hŭargaj lupoj
en la reĝland’ post tiom da tempo” murmuris Mulen, la ĉevalejistestro. “Mi ne
ŝatas tion.”
“Jen signal’ ”
diris Jori.
“Ŝi havas ion
en la gorĝo” signalis Rob malmodesta pro
sia malkovro eĉ antaŭ ol sia patro ekdemandis. "Tie, ĉe malsupre la
mandiblo.”
Lia patro
surgenuiĝis kaj tuŝesploris la bestikapon. La homoj rigardis maltrankvile la
kornaron kaj neniu diris ion. Eĉ Bran rimarkis, ke ili timantis, sed ne sciis
kion.
“Estas
nekredeble, ke ŝi sufiĉe vivis por naski” diris lia patro dum ĵetis la kornon
kaj purigis siajn manon per la neĝo. Lia voĉo tranĉis la silenton.
“Eble ŝi ne
vivis tiom da temp’ ” diris Jori. “Oni diras…
Eble ŝi jam estis mortita kiam la gehundidoj naskiĝis.”
“Mortidoj”
aldonis alia viro. “Eĉ pli malbona ŝanco.”
“Ne gravas”
diris Hulen. “Ankaŭ ili baldaŭ mortos.”
Bran lasis eskapi
protestkrion.
“Ju pli frue,
des pli bone” kapjesis Zeon Grejojo kaj elingigis la glavon. “Donu tiun bestion
al mi, Bran.”
“Ne!” kriis
Bran brave. La besteto apudis lin kiel ĝi kapablis aŭdi kaj kompreni.
“Formetu tiun
glavon, Grejojo” diris Rob. Momenton lia voĉo sonis tiel imperia kiel ties
patro, kiel la estonta sinjoro li fariĝos. “Ni havos tiujn gehundetojn.”
“Ne eblas,
knabo” diris Holen, la filo de Hulen.
“Ni devus
mortigi ilin” diris Hulen.
Bran suprenrigardis
al sia patro, ploronta, sed trovis nur ĉuantan vizaĝon.
“Hullen
pravas, filĉjo. Pli bonas rapida mort’ ol malvarme kaj malrapide malsati.”
“La hundino de
sinjoro Rodrik naskis ree la lastan semajnon” diris Rob baraktante, obstine.
“Ĝi estis malgranda hundetar’; nur du idoj vivis. Ŝi certe havos ekstran
milkon.”
“Ŝi mortigos
ilin apenaŭ ili ektrinkos.”
“S-ro Stark” reagis
Jon. Estis malnormale, ke li parolis tiel formale. “Estas tri hundetoj” sekvis.
“Tri virseksaj kaj tri inaj.”
“Kaj kio,
Jon?”
“Vi havas kvin
laŭleĝajn gefilojn. Tri knaboj kaj du knabinoj. La hŭarga lupo’stas via
familianarsimbolo. Ĉi tiuj gehundetoj estas destine havotaj de via filaro,
sinjoro.”
Bran vidis
kiel ŝanĝiĝis la esprimo de sia patro kaj la ridargoj de liaj homoj. Li tiam
tutkore amis Jon. Spite al liaj sep jaroj, li komprenis kion li faris. Li
pravis nur se li mem sin forpelis. Li enigis la knabinojn, eĉ Rikon, kiu estis
nur bebo, sed ne la bastardon nomitan Neĝon, kiu, tradicie, devis nomiĝi tiel,
kiel la aliaj senfamilinomuloj nordaj.
“Ĉu vi ne
volas hundeton, Jon?” demandis afable lia patro, kiu ankaŭ komprenis tion.
“La hŭarga
lup’ estas en la Starka flago” diris. “Mi ne estas Starko, patro.”
La patro
rigardis al Jon, pensema. Rob rapide tranĉis la silenton.
“Mi nutros mem
la mian, patro” promesis Rob. “Mi banos vestaĵon je varma lakt’, por ke ĝi suĉu
ĝin.”
“Ankaŭ mi!”
rapidis Bran.
“Estas facile
diri, sed vi trovos poste ĝin male” diris la patro post pririgardi siajn filojn
atente. “Mi ne lasos la servantar’ perdu tempon prie. Se vi volas tiujn
gehundetojn, vi nutru ilin persone. Ĉu vi
komprenas?” Bran jesis rapidege. La hundeto moviĝis en liaj brakoj kaj lekis
lin per varma lango. “Ankaŭ endas, ke vi trejnu ilin. Hundist’ ne prizorgos
tiel, mi certigas al vi. Kaj la Gedioj helpu se vi malzorgas, mistraktas aŭ
maltrejnas ilin. Ili ne estas hundoj; ili ne kaĵolos vin por trovi manĝajon nek
foriris se vi piedbatos ilin. Hŭarga lup’ povas eltiri brakon al viro tiel
facile kiel hund’ mortanta raton. Ĉu vi certas, vi volas tian respondecon?”
“Jes, patro”
diris Bran.
“Jes” ankaŭis
Rob.
“Kaj spite al
ĉion vi faros, eble la gehundetoj mortos.”
“Ili ne
mortos” diris Rob. “Ni ne lasos tion”.
“Do vi povas
havi ilin. Jori, Desmond, kunmetu la aliajn gehundetojn. Ni iru Vintrujen.”
Nur denove
rajde kaj reen Bran povis ĝoji la venkon. Li prenis la beston inter la faldoj
varmigi kaj protekti ĝin dum la longa marŝado hejmen. Li pripensis ĝian ontan
nomon.
Jon haltis en
la pontomezo.
“Kio okazas,
Jon?” ĉuis Edvard.
“Ĉu vi ne
aŭdas tion?”
Bran aŭdis la
venton inter la arboj, la ĉevalhufoj en la tamarindaĵoj, kaj la ĝemoj de sia
malsatanta hundeto; eble Jon rimarkis ion plu.
“Tie” aldonis
Jon.
Li turnigis
sian ĉevalon kaj rajdis revene en la ponton. Oni vidis lin alproksimiĝi al la mortinta
lupino kaj surgenuiĝi. Momenton postan li revenis. Ridetis.
“Ĉi tiu certe
perdiĝis el la grup’.”
“Aŭ oni
forpelis ĝin” respondis la patro, kun la okuloj sur la sesa hundeto.
Ĝi havis
blankan hararon, dum la aliaj estis grizaj. Ĝiaj okuloj ruĝis kiel la sango de
la viro murdita tiumatene. Bran trovis strange, ke tiuj okuloj jam malfermiĝis
kaj ne ĉiuj alies.
“Jen albin’ ”
parolis moke Zeon Grejojo. “Tiu mortos eĉ pli baldaŭ ol la aliaj”.
“Ne, Grejojo”
diris Jon per glaciega rigardo al la zorgato de lia patro. “Jen la mia.”
No hay comentarios:
Publicar un comentario