KATERINA II
El ĉiuj la ĉambroj de la granda turo de Vintrujo, la kameroj de Katerino
estis la plej varmaj. Oni malofte aktivigis la kamenon. La kastelo staris sur
naturaj TERM-AKVOJ kaj la bolanta akvo trairis la murenon kvazaŭ estante homsango; huŝis la malvarmon de la ŝtonejo kaj plenigis la enajn
forcejojn je varma malsekeco malebligante la tero glaciiĝi. En deko da kortoj,
la malfermitaj putoj fumis la tagon kaj
la nokton. Somere, neniu rimarkis prie; vintre, jen la diferenco inter vivo kaj
morto.
La necesejo de Katerina ĉiam varmis kaj vaporplenis, kaj la
muroj varmetis. Tiu etoso memorigis al ŝi Fluodelton, la sursunajn tagojn
kun Lisa kaj Edmur. Sed al Ned neniam plaĉis la varmo. La Starkoj al vintro taŭgas, li
diradis. Ŝi ĉiam ridis tiam kaj respondis ke, tiukaze, oni elektis la plej
malbonan lokon por konstrui kastelon.
Do, kiam ili finiĝis, Ned turniĝis kaj eliĝis el la lito, kiel cento
da fojoj antaŭe. Trairis la ĉambron, detiris unuope la pezajn kurtenegojn kaj
malfermis la altajn, mallarĝajn fenestrojn, por ke la ĉambro pleniĝu da nokta
aero.
La vento skurĝis lian haŭton tuj kiam li rigardis eksteren mane
malplena. Katerina suprenigis la felojn ĝis ŝian mentonon kaj rigardis lin. Li
ŝajnis malpli korpampleksa, pli vundebla, malkiel la knabon ŝi edziniĝis en la
sepejo de Riverdelto antaŭ dek-kvin longaj jaroj. Doloris al ŝi la ingveno; tiu
sekso doloris kaj trorapidis. Dankema doloro. Ŝi sentis la semon de la edzo ene
de ŝi kaj preĝis, por ke ĝi sukcese kresku. Tri jaroj jam pasis ekde la naskiĝo
de Rikon. Ŝi ne estis tro olda por naski alian.
“Mi diros neon al li” Edvardo solvis turniĝante al ŝi. Oni vidis la
zorgon sur sia okularo; hezitombro aperis en lia voĉo.
“Ne eblas” diris Katerina starante en la lito. “Vi ne povas, vi ne
devas.”
“Jen mia dev’, en Nordo. Mi ne volas iĝi Mano de Roberto.”
“Li ne komprenos. Nun li estas reĝo, kaj reĝoj ne estas kiel la
ceteraj homoj. Se vi malakceptos ion, li scivolos kial kaj pli aŭ malpli frue
ekpensos, ke vi kontraŭas lin. Ĉu vi ne komprenas, ke tio endanĝerigos nin
ĉiuj?”
“Roberto nenial damaĝos mian familion aŭ min” Ned kapskuis neante tiun
eblecon. “Ni kunas kvazaŭ estante fratoj. Se mi neas tion, li roros, krios,
malbenos, kaj pli malpli post unu semajno ni ridumos kune. Mi konas lin.”
“Vi konis Roberton!” senpravigis ŝi. “La reĝon neniom.” Katerina
memoris la mortitan huarginon en la neĝo kun osto ene de la gorĝo. Ŝi devis konvinki lin. “Moŝto, al reĝo
fiereco estas ĉio. Roberto venis ĉi-tien vidi vin, honorigi vin; vi ne povas
kraĉi lin en la vizaĝon.”
“Ĉu honoro?” Ned ridis amare.
“Lie jesja.”
“Kaj laŭ vi?”
“Laŭ ankaŭ mi.” Nun ŝi koleris. Kial ŝia edzo ne povkomprenis? “Li
oferas geedziĝi sian filon kun nia filino, ĉu tio ne estas honoro? Sansa estos
reĝino. Ŝia idaro estus reĝoj de ĉio el la Muro ĝis la montoj de Dorneo. Ĉu tio
estas iel malbona?”
“Gedioj, Katerina, Sansa estas nur dek-unu-jara” diris Ned. “Kaj
Ĵofrej estas… estas…”
“La heredanto de la Fertrono” Katerina finis la frazon. “Kaj mi estis
nur dek-du-aĝa tiam, kiam mia patro svatigis min al via frato Branden.”
“Branden.” Tial Ned fermis la lipojn maldolĉe. “Jes. Branden scius
kion fari. Ĉio estis por Branden, supozeble. Vi, Vintrujo, ĉio. Li ja naskis por
estiĝi Reĝmano kaj reĝinpatro. Mi ne petis tiun postenon.”
“Ne” diris Katerina. “Sed Branden forpasis, vi estas en lia posteno
kaj devas plenumi la devon, vole nevole.
Ned foriĝis el ŝi kaj revenis al la nokto. Li metis la okulojn
mallumen. Eble li rigardis la lunon kaj la stelojn, aŭ eble la murgastistojn.
Katerina bedaŭris vidi lian doloron. Edvardo Starko edziĝis al ŝi kiel
tradicio kontraŭ Brandon, sed la ombro de la mortita frato ankoraŭ intermetis
ilin, sammaniere ol la alia, la ombro de la virino kies nomon li neniam
eldiros, la virino naskinta lian bastardan filon.
Ŝi estis alironta lin kiam brue kaj senespere sonis frapon en la
pordo. Ned turniĝis kaj kuntiris la brovojn.
“Kio estas?”
La voĉo de Desmond sonis transe.
“Moŝto, jen Majstro Luvin. Li petegas, ke oni ricevu lin, ĉar estas
urĝe.”
“Ĉu vi diris al li, ke mi ordonis ne ĉegreni min?”
“Jes, moŝto. Tamen li insistis.”
“Bone. Lasu lin enriri.”
Edvardo alproksimiĝis ŝranken kaj prenis dikan tunikon. Katerina tiam
rimarkis, ke estis tre malvarme. Ŝi residiĝis en la lito kaj kovris sin ĝis la
mentono.
“Plibonus fermi la fenestrojn” ŝi sugestis.
Ned jesis malestante. Majstro Luvin eniris.
Li malkorpulentis kaj grizis. Havis grizajn, sagacajn okulojn
vidantajn multajn aferojn. La hararo, tiom kiom li ankoraŭ havis, ankaŭ estis
griza. Li vestis grizan lantunikon je blanka haŭto riberetita, la Starkaj
koloroj. Li havis sekretajn poŝojn en la ampleksaj manikoj. Luvin ĉiam enmetis
kaj formetis ion el tiuj poŝoj: jen librojn, jen mesaĝojn, bizarajn ilojn,
infanajn ludilojn… Katerina scivolis kiel li levigis la brakojn kun tiom da pezo
en la manikoj.
La majstro esperis ĝis la pordo fermiĝis.
“Moŝto” li diris al Ned. “Pardonu min ĝeni vin dum la ripoztempo, sed
oni aldonis mesaĝon al mi.”
“Ĉu mesaĝon?” Ned rigardis malpace lin. “Kiu? Ĉu rajdanto? Neniu
informis min.”
“Neniu rajdanto venis, sinjoro. Tiu estis tajlita lignoskatolo kaj iu
metis ĝin sur mia tablo dum mia dormado. La servistaro asertas, ke ili vidis
neniun, sed sendube la alpreninto venis kun la grupo de la Reĝo, ĉar ni ricevis
neniun plu.”
“Ĉu lignoskatolo?” interesiĝis Katerina.
“Estis ene nova lenso por la stelobservejo, bonega, parenteze. Ĝi
ŝajnas de Miro. La lensfarantoj de Mir estas la plej lertaj.”
“Lenso” Ned gruntis. Tiuj aferoj senpacientigis lin, kaj Katerina ja
sciis tion. “Kiurilate kun mi?”
“Ankaŭ mi demandiĝis tiele” Majstro Luvin diris. “Kompreneble, tio ja
ne estis kio aspektis.”
“Lenso estas vidilo.” Kateria skuis sub la litkovriloj.
“Jes, sinjorino.” Li tuŝis per la fingrojn la ordenkolumon, ĝi estis
peza, tre aĝustigita en la kolo, kaj kies eroj estis forĝitaj je malsamaj
metaloj.
“Mi pripensis ankaŭ tion” Majstro Luvin elprenis papereron el la
maniko. “La vera mesaĝo kuŝis en malvera fondo, kiun mi trovis malmuntante la
lensoskatolon, sed ne estas mia.”
“Bone, donu
ĝin al mi.”
“Pardonon,
moŝto” diris senmove Luvin. “La mesaĝo ankaŭ ne estas por vi. Ĝi supoze
estas privata mesaĝo al S-rino Katerina. Ĉu?” Kapjesis Katerina, ĉar ŝi ne
povis paroli. Majstro metis la paperon en la tableton apud la lito. Ĝi estis
stampita per blua vakso. Luvin ree klinsalutis elironte.
“Ne foriru”
ordenis Ned. Lia voĉmaniero serioziĝis. “Kio okazas, sinjorino mia? Vi tremas.”
“Mi timas”
agnoksis. Ŝi prenis la lateron kun dubantaj manoj. La feloj faliĝis kaj aperis
ŝian nudan korpon, nezorgante. La blua stampo estis Arina, kun ties luno kaj
falko. “Jen letero de Lisa” Katerina rigardis lian edzon. “Tio, kion ĝi
montros, ne plaĉos al ni. Ĝi plenas da doloro. Mi antaŭsentas tion.”
“Malfermu
ĝin.” Ned sulkis la frunton, zorgmiene.
Katerina
detruis la sigelon. Ŝi travidis la liniojn. Unue ŝi trovis ilin sensencaj, sed
poste ŝi memoris.
“Lisa volis
neniu riskon. Kiam ni estis knabinoj, ni havis sekretan lingvon.”
“Ĉu ankoraŭ
kompreneblas?”
“Jes”
agnoksis.
“Do diru
tion, kion anuncas.”
“Estus pli
bone, ke mi malĉeestu.” Majstro Luvin sugestis.
“Ne” Katerina
petis. “Ni bezonos vian konsilon.”
Ŝi eliris el
la litkovriloj kaj el la lito. La nokta aero envolvis ŝin kiel vindaĵo. Ŝi
trapsis la ĉambron.
Majstro Luvin
forrigardis. Eĉ Ned estis iel skandalita.
“Kion vi
faras?” demandis.
“Kameni”
respondis Katerina. Ŝi vestis tunikon kaj surgenuiĝis antaŭ la malvarman
kamenon.
“Majstro
Luvin…”
“Majstro
Luvin kunhelpis min ne nur dum kelkaj nasko, sed dum ĉiuj. Lasu tiujn neneprajn
pudorojn for.”
Ŝi intermetis
la paperon en la brullignojn kaj enmetis pli da dikaj trunkoj sure.
Ned trairis
la ejon en du saltojn, deprenis ŝin brake kaj starigis ŝin. Li estis
vizaĝalvizaĝe.
“Diru al mi!
Kion diris la mesaĝo?”
“Tiu estis
averto” Katerina voĉis, malmovema pro lia subiteco. “Se ni saĝas sufiĉe por ĝin
tute aŭskulti.”
“Ek” daŭris
Ned okulalokule.
“Lisa diras,
ke Jon Arin estis murdita.” La fingroj ŝin prenantaj eĉ pli fortiĝis.
“Kiu?”
“La
Gelanisteroj. La Reĝino.”
“Gedioj”
supiris Edvardo raŭke, kaj malprenis ŝin. Li lasis al ŝi varmajn aĵojn
surhaŭte. “Via fratino freneziĝis kaŭze de doloro. Ŝi ne scias, kion ŝi estas
diranta.”
“Ŝi ja scias”
kontraŭis ŝi. “Lisa estas impulsema, jesja, sed tiun mesaĝon ŝi verkis kaj
okupiĝis, por ke nur mi povlegu ĝin. Ŝi komprenis, ke sur alies manoj, ĝi estis
kiel mortopuno.” Ŝi rigardis lian edzon. “Jene ne eblas ne Reĝmaniĝi. Endas iri
kun li kaj trovi la veron.”
Ŝi eksciis
tiam, ke Ned pensis aliel.
“Mi nur konas
nordajn verojn. Sudo estas serpentejo. Pli bone mi ne alproksimiĝu.”
“La Reĝmano havas
multan kapablon, moŝto.” Luvin eltiris la kolumon sur kie ĝi tuŝis sian
delikatan kolohaŭton. “Li kapablas trovi la vero pri la mort de S-ro Arin kaj
juĝi la murdistojn al la Reĝo. Ankaŭ protekti S-inon Arin kaj sian filon, okaze
de ĉio estus tiel.”
Ned
ĉirkaŭrigardis senespere. Katerina volegis brakumi lin, sed ŝi sciis, ke tio ne
taŭgis. Unue ŝi devis akiri la venkon, por ŝiaj gefiloj.
“Vi diras, ke
vi amas tutfrate Roberton. Ĉu vi forlasus fraton inter Lanisteroj?”
“La AIiaj vin
ambaŭ prenu” Edvardo damnis.
Li malapudis ilin
kaj reiris fenestren. Katerina diris nenion, ankaŭ la majstro. Ili esperis dum
Edvardo Starko adiaŭis sian amatan hejmon. Tiam, kiam li revenis, havis
malfortan voĉon kaj tristan, kaj malsekan brilon okule.
“Mia patro
iam iris suden respondi alvokon de Reĝo. Li neniam revenis.”
“Aliam” la
majstro. “Aliulo.”
“Jes” diris
sen akcento. Apud sidiĝilo antaŭ kameno li sidiĝis. "Katerina, vi restos
ĉi-tie, en Vintrujo.” Tiu vortoj batis varmege la edzinkoron.
“Ne” ŝi
subite voĉis. Ĉu tiu estis ŝia punto? Ĉu ne ree brakumi lin, lian vizaĝon
revidi?
“Jes”
kontraŭis li per nerespondebla kielo. “Vi regu en Nordo anstataŭ mi dume mi
taglaboros por Roberto. Ĉiam endas Starkon en Nordo havi. Rob jam
dek-kvar-aĝas; baldaŭ plenkreskos. Ke li ĉeestu la estrarkunsidojn. Li devas
pretiĝi.”
“Espereble,
dank’al Gedioj, post multaj jaroj” Luvin murmuris.
“Kaj la aliaj
knaboj?”
Ned leviĝis,
brakumis ŝin kaj prenis ŝian mentonon por rigardi al ŝi okulen.
“Rikon estas
tre juna” li diris dolĉe. “Li restos kun vi kaj Rob. Aliaj kunvojaĝos min.”
“Mi ne
eltenos tion” skuis ŝi.
“Vi devos.
Sansa edziniĝos al Ĵofrej, nun tio klaras, ne eblas doni kialon ne fidi nin.
Kaj Arja devas alkutimiĝi al tradicio de suda kortumo. En malmultaj jaroj ŝi
estos svatita.”
Sansas mem
brilos en la tiea nobelaro, Katerina pensis ene, kaj la Gedioj helpu Arja
malsavaĝiĝi. Malbone ŝi povus lasi iŝin eliri. Tamen Bran ne. Lin ne.
“Jes” diris.
“Sed, bonvule, pro nia amo, lasu Bran resti ĉi-tie, ĉe Vintrujo. Li nur
sep-aĝas.”
“Mi ok-aĝis
tiam, kiam mia patro sendis mi zorgate Aglujen.” S-ro Rodrik diris al mi, ke
Rob kaj reĝido Ĵofrej ne amikas. Jen malbonaĵo. Bran konstruos ponton inter
ili. Jen dolĉa knabo, ridema, amebla. Ke li kresku kun geprincoj, ke li amikiĝu
ili sammaniere ol Roberto kaj mi. Ĉi-tiel nia familianaro bonfartos.”
Li pravis.
Katerina sciis. Sed eĉ tiel, tio estis tre dolorema. Ŝi estas perdonta kvar,
Ned, la knabinojn, kaj ŝian karan Bran. La solecpezon jam sentis ŝi. Vintrujo
estis tre, tre grandega ejo…
“Sed zorgu,
ke li ne suriru murojn” li kuraĝis. “Vi ja konas lian grimpemon.”
“Dankon,
edzino” flustris Ned sekagante per kisoj ŝiajn estontajn larmojn. “Tio
malfacilos, mi ja scias.”
“Kio pri Jon
Neĝo, moŝto?”
Katerina
malkvietis tiam, kiam aŭdis iun nomon. Ned ŝian furiozecon rimarkis kaj formovis
el ŝi.
Multaj viroj
havis bartardojn. Katerina ja sciis tion la tutan vivon. Ŝi ne surpriziĝia
tiam, kiam Ned, dum la unua geedziĝjaro, havis filon kun knabino ajna konata
dum la militagado. Ĉar li havis virajn bezonojn kaj ili malkunis tiun jaron.
Ned estis militanta dum ŝi restis en kastelo de Fluodelto. Ŝi pensis pli pri
ŝia bebo, Rob, ol pri tiu edzo malmulte konata. Se li trovis ĝuon interbatale,
des pli bone. Kaj se tiu semo sukcesus, li devus aranĝi pri la infano, kiel
indus.
Sed Ned faris
pli ol tio. La Starkoj aliaj homoj ne
ŝajnis. Ned alprenis la bastardon hejmen kaj filigis lin antaŭ la nobelaro.
Kiam la militoj jam finiĝis kaj Katerina iris Vintrujen, kaj Jon kaj lia
vartistino jam enhejmiĝis.
Malplaĉegis
tio al Katerina. Ned neniom diris pri la knabpatrino, neniun vorton eldiris,
sed en las kastelo estis neniu sekreto kaj Katerina aŭskultis la rankontojn de
servistinoj laŭ la soldatoj de ŝia edzo. Susuris iŝi pri S-ro Arturo Dejn, la
Tagiĝoglavo, la plej mortema el la sep anoj de la Reĝgardistaro de reĝo Aeris
kaj kiel la S-ro de Vintrujo unuope venkis lin. Kaj kiel poste S-ro Starko
alportis la glavon al ties juna kaj bela fratino, kiu esperis lin en kastelo
nome Stelebeno, borde de la Somermaro. S-ino Aŝara Dejn, altis, blondis, kun violaj
ŝorĉistaj okuloj. Katerina estis kuraĝanta dek-kvin tagojn demandi prie, sed
fine, iunokte ŝi ĉuis direkte lin prie.
Tiu estis la
ununnura fojo kiam ŝi temis Ned.
“Neniam plu
redemandu al mi pri Jon” li diris per malvarma voĉo glacie. “Li estas samsangulo
mia, vi ne bezonas scii pli. Kaj nun mi volas scii kies paroladon vi aŭskultis,
edzino.”
Ŝi juris al
li obeemon, kaj tiel ŝi diris. Ekde tiu tago la oniparoladoj ekmalestiĝis kaj
la nomo de Aŝara Dejn ne plu aperis inter la muroj.
Kiu ajn estus
la patrino de Jon, Ned supoze amegis ŝin, ĉar Katerina neniel atingis forlasi
la knabon de tie. Tiu estis la ununura nepardonindaĵo. Ŝi amis tutkore sian
edzon, sed ŝi neniam ametis Jon. Por ŝia edzo ŝi kapablus akcepti la eston de
dekoj da bastardoj, ĉiukaze nevideblaj. Sed Jon estis ja ĉiama ĉeessto, kaj ju
pli la jaroj pasis, des pli la knabo edvardiĝis plie kaj plie. Tio
malplibonigis ĉion.
“Jon ne povas
resti” diris.
“Jon kaj Rob
tre kunas” montris Ned. “Mi pensis…”
“Ne eblas, ke
li restu ĉi-tie” tranĉis ŝi. “Jen via filo, li ne mias.”
Ŝi ja sciis, ke ŝi maldolĉis tiam, sed tiu estis la sento. Kaj ned
neniel helpus la knabon restigante lin en Vintrujo.
“Vi ja scias,
ke mi ne povas preni lin suden kun mi” ŝia edzo maltrankvile rigardis ŝin. “Li
estos nenie en kortumo. Ne eblos enireji bastardnomitan knabon; oni mokos lin;
oni malakceptos lin.”
“Oni diras”
tamenis ŝi ŝildante ŝian koron kontraŭ la petego de Edvardo, “ke via amiko
Roberto havis dekon da bastardoj.”
“Neniu eniris
en nobelaron!” kriis li. “Lanisterino ja prizorgis. Kiel vi povas esti tiel
kruela, Katerina? Li estas nur knabo… Li ne…” La koleron lin estis pleniganta.
Li estis aldironta pli malbonajn vortojn, sed Luvin interrompis.
“Jen alia
solvo” li trankvile diris. “Via frato Benĝen venis antaŭ kelkaj tagoj paroli
pri Jon. Li volas negriĝi.”
“Ĉu li volas
aniĝi en Noktogardon?” Ned rigardis lin ŝokege.
Katerina
diris nenion. Ke Ned pripensu la ideon, ĉar tiam elpenso ŝia nur estis
fiaskonta ĉion. Sed ŝi kisintus la majstron. Tiu estis la plej bona solvo.
Benĝen Starko estis ĵura frato. Jon estis kvazaŭ iĝante la neniam havota filo
de li. Kaj ankaŭ la knabo aliĝus en la taŭgan kiamon. Li havis neniu idaron
forprenontan la estoncecon al Katerina.
“Servi la
Noktogardon granda honoro estas, moŝto” Majstro Luvin diris.
“Kaj eĉ
bastaro povas atingi la plej alton en la Noktogardo” Ned pripensis. Restis
dubeto en sia voĉo. “Jon estas tre juna. Se maljunulo volas ĵuron fari… Sed
junulo…”
“Jen grava
ofero” Luvin jesis. “Tamen estas malfacilaj tempoj, moŝto. Lia vojo ne estos
malpli kruela ol via, aŭ tiu de via edzino.”
Katerina
imagis la tri perdotajn gefilojn. Ne estis facile silenti.
Ned denove
forlasis ilin kaj regigardis per la fenestro, silente, pensante. Fine li
supiris kaj turniĝis.
“Bone” li
diris al Majstro Luvin. “Mi supozas, ke tio estas nepra. Mi babilos kun
Benĝen.”
“Kiam oni
priparolos na Jon?” Majstro demandis.
“Tiam, kiam
endos. Ni antaŭaranĝu. Estos almenaŭ du semajnoj, ĝis ĉio taŭgus foriri. Jon
ĝuu tiujn lastajn tagojn. Somero baldaŭ estintiĝos kaj ankaŭ lia infaneco. Mi
mem anoncos al li kiam eblos.”
No hay comentarios:
Publicar un comentario